SC Braga, plennome Sporting Clube de Braga, estas portugala sporta kaj interalie futbala klubo en la urbo Braga. Ĝi estis fondita la 19-an de januaro 1921. Ĝia stadiono estas la Estádio Municipal de Braga, kiu disponas je 30 154 sidlokoj.

SC Braga
futbala klubo
Kluba nomo  Sporting Clube de Braga
Fondita  1921
Stadiono  Estádio Municipal de Braga
Braga,  Portugalio
Kapacito  30 154
Prezidanto  Portugalio António Salvador
Trejnisto  Portugalio Domingos Paciência
Ligo  Portugalia Unua Ligo pri Futbalo (Primeira Liga)
2024/2025  4-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La klubo aparte famas pro sia profesia vira futbalteamo, kiu estas inter la plej pintaj futbalaj teamoj de la lando. La 18-an de majo 2011 en Dublino (Irlando) tiu teamo atingis la 2-an pozicion de la Eŭropa Ligo de UEFA (ĝis 2009 nomita UEFA-pokalo), malvenkante nur en la finalo kontraŭ la samlanda teamo FC Porto per rezulto 0:1. Tamen ankaŭ klubaj sportistoj de aliaj disciplinoj estas sukcesaj, ekzemple de virina atletiko.

La 30-an de aprilo 2026 la unua vira teamo de la klubo ree atingis la duonfinalon de la Eŭropa Ligo de UEFA, konkurante kontraŭ la teamo de la germana klubo SC Freiburg. En tiu matĉo aparte elstaris la brazila mezkampulo Vítor Carvalho, tiutempa teama kapitano.

Aktuale

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti