Rudolf Scheller
Friedrich Heinrich Rudolf SCHELLER (naskiĝinta la 12-an de majo 1822 en Hildburghausen, mortinta la 14-an de januaro 1900 en Münchengosserstädt) estis germana apotekisto kaj entreprenisto nutraĵindustria. En 1870/71 li evoluigis pionire tujpretajn supojn. La necesajn pulvorojn li produktis ekde 1871 industrie.
| Rudolf Scheller | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de majo 1822 en Hildburghausen |
| Morto | 14-an de januaro 1900 (77-jaraĝa) en Münchengosserstädt |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | industriisto negocisto |
Vivo
redaktiEstante filo de bankisto li trejniĝis kiel apotekisto kaj studis ekde 1845/46 farmacion ĉe la universitato de Jena. De 1845 li anis ĉe al studenta korporacio Burschenschaft Teutonia Jena. [1] Post la studoj li admnistris dum pluraj jaroj apotekon en Frankfurto ĉe Majno.
Dum restado en Vieno li ellernis la produkton de tabakpipoj el mara ŝaŭmo, kio igis lin fondi en 1860 fabrikon en sia naskiĝurbo. Ankorau en 1866 sendis li 12 kunlaborantojn por pluklerigo al Vieno; sed en 1870 li tute aliorientiĝis.
Ĉar okulfrapis por li la monotona nutraĵo de soldatoj dum la Franc-Prusa Milito per pizosupo inventita en 1868 fare de Johann Heinrich Grüneberg. Sekve Scheller eksperimentis kun aliaj supaj specoj sekigitaj: el kiuj kvar baldaŭ furoris kaj ekvendeblis (pizo, reizo, grio, malhela farino). Presitaj estis tabuloj kun po ses porcioj: la presilojn li mem elpensis kaj unu telero da supo necesigis ekzakte unu tabulan eron. La malsupren konusaj tabuloj havis la mezuron de ĉ. 7 cm x 1,5 cm.[2] Ili konsistis bovina graso, legomoj kaj spicoj kun enmiksitaj farunoj. Necesis boligi le erojn en akvo.[3] Inter 5 kaj 10 minutoj estis propositaj por individua preparo ĝis formanga preteco.
La supa produktado komenciĝis en 1872, dume la pipa malkreskis. Pro ke grandaj mendoj fare de la armeo mankis, Scheller varbis civilajn konsumontojn. Dum 15 jaroj mankis serioza konkurenco kaj lukrofaro eblas eĉ en Usono. Pli malfrue aliaj ofertantoj aperis surmerkate, ekz. Maggi kaj Knorr kio fiaskigis la komercadon disde Hildburghausen. Meze de la 1890-aj jaroj konsekvence Scheller retiriĝis kaj transloĝiĝis al filo Arndt loĝanta en Münchengosserstädt, dume filo Rudolf iĝis ties posteulo. Sed oni specialiĝis pri spicoj kaj sekigitaj legomoj. Tio funkciis ĝis 1947; dum la 1920-aj jaroj uzinero estis vendita kaj disponigita por klasoj da surduloj. Hodiaŭ tie gastas la polico.
Rudolf Scheller en Münchengosserstädt tute ne maldiligentis sed konstruis aparaton insturantan la naĝadon por kiu li eĉ patenton registrigis. Sed ĝi ne estis publika akceptata.
Familio
redaktiEdzigis lin en 1863 en Saalfeld Caroline Kühner naskonta kvar filojn. Wilhelm fariĝis komercisto, Rudolf apotekisto (kaj firmao-transprenanto) kaj Arndt pastoro.
Literaturo
redakti- Leonhard, Volkmar: "Scheller, Rudolf" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 650-651
- Volkmar Leonhard: Geschichte der Ersten Fabrik condensirter Suppen von Rudolf Scheller Hildburghausen/Thüringen 1871–1947, Frankenschwelle Salier, Hildburghausen 1995, ISBN 3-86180-044-6.
- Martin Pelzl: "Erfinder der Tütensuppe stammt aus Thüringen" - ĉe: Leipziger Volkszeitung, 15.1.2020, p. 7 (teksto)
Eksteraj ligiloj
redakti- "Nicht Knorr und Maggi erfanden die Tütensuppe " - ĉe: Dresdner Neueste Nachrichten, 14.1.2020
- "Episoden aus der Provinz" - ĉe: Zeit online, 23.9.1994
Notoj
redakti- ↑ Burschenschaft Teutonia zu Jena. Verfassung, Geschichte und Mitglieder-Verzeichnisp Jena 1912, S. 9.
- ↑ "Hildburghausen – Mittelpunkt Europas in Sachen Fertigsuppen" - ĉe: Eine Seite für Hildburghausen
- ↑ Uwe Spiekermann: Künstliche Kost. Ernährung in Deutschland 1840 bis heute, Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2018, ISBN 978-3-525-31719-8, p. 120-121


