Robert Moses
Robert MOSES (n. la 18-an de decembro 1888 en New Haven, Konektikuto ; 29-a de julio 1981 en West Islip, Novjorko) estis usona urboplanisto, laboranta ĉefe en la metropola areo de Novjorko. [1]
| Robert Moses | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de decembro 1888 en New Haven |
| Morto | 29-an de julio 1981 (92-jaraĝa) en West Islip |
| Mortokialo | kormalsano |
| Tombo | Woodlawn Cemetery |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato Yale Universitato Kolumbio Kolegio Wadham Dwight School (en) |
| Memorigilo | |
| Okupo | |
| Okupo | arkitekto urbanizisto senpartia inĝeniero |
Robert Moses estas unu el la plej kontestataj urboplanistoj en la historio de Usono. De la 1930-aj jaroj ĝis 1968, li havis grandegan influon sur la disvolviĝo de Novjorko kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj. Liaj projektoj, pro ilia skalo kaj grandiozeco, estis komparitaj kun la 19-a-jarcenta rekonstruo de Parizo, kaj Moses mem kun ilia kreinto, barono Georges Haussmann. [2]
La projektoj de Moses, kiuj celis rekonstrui Novjorkon laŭ la spirito de la modernismo de Le Corbusier, preferis larĝajn, plurvojajn aŭtovojojn anstataŭ publikan transporton. Ĉe la kulmino de sia kariero, Robert Moses okupis 12 administrajn postenojn, donante al li faktan potencon pri decidoj koncerne la disvolviĝon de la urbo. Tamen, li neniam gajnis elektitan sidlokon - li kandidatiĝis nur unufoje kiel Respublikano por Guberniestro de Nov-Jorkio, perdante la vetkuron al Demokrato Herbert H. Lehman per 800 000 voĉoj.
La ĉefaj projektoj, kiujn li gvidis, estis katalizilo por la disvolviĝo de la regiono post la Granda Depresio en Usono. Li estas meritigita pro projektoj, kiuj influis Novjorkon, inkluzive de la konstruado de pontoj konektantaj la insulon Manhatano al najbaraj kvartaloj, la konstruado de la Mondaj Ekspozicioj en 1939 kaj 1964, kaj la konstruado de la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj.
Post jaroj da dominado de la planado en Novjorko, la potenco de Moses komencis malkreski kiam li laboris por antaŭenigi planon konstrui aŭtovojon en la centra Manhatano. Multaj loĝantoj, kiuj sentis, ke la plano damaĝus la socian strukturon de iliaj loĝareoj, formis opozicion al la plano. La kontraŭa grupo estis gvidata de la urboplanistino Jane Jacobs. Rasa apartigo jam estis malpermesita tiutempe, kio kondukis al la sukceso de la kontraŭuloj kaj la malkresko de la reputacio de Moses, kreante ĝeneraligitan antagonismon kontraŭ lia laboro. [3]
En 1974, Robert Caro, usona ĵurnalisto kaj verkisto, publikigis kritikan biografion de Robert Moses titolitan The Power Broker. Ĉi tiu verko, kiu gajnis al Robert Caro la Pulitzer-premion en 1974, estis elektita de *Modern Library* por sia listo de la 100 plej gravaj nefikciaj verkoj de la 20-a jarcento. La respondo de Moses al la kritiko de Robert Caro estis, ke "ni vivas en motorizita civilizo."
Debato pri la "Aŭtovojpontoj de Moses"
redaktiEne de la studfako la sociologio de teknologio, ekzistas intensa debato pri la amplekso, laŭ kiu Moses celis soci-politike malaprobindajn celojn per siaj pontkonstruoj. [4] Laŭ la aŭtoro Langdon Winner, Moseo intence konstruis plurajn pontojn aparte malaltajn por teni la ĉefe nigrulan malaltklason, kiu dependis de publika transporto kiel aŭtobusoj, for de lokaj libertempaj areoj. [5] Postaj studoj, tamen, konkludis, ke la konstruoj de Moses ŝuldiĝis malpli al eble rasismaj trajtoj, sed prefere al la tiama ĝeneraligita plana maksimo de aŭto-amika urbo. [6]
Referencoj
redakti- ↑ Goldberger, Paul, "ROBERT MOSES, MASTER BUILDER, IS DEAD AT 92 (Published 1981)", The New York Times, 1981-07-30. (en-US)
- ↑ . The legacy of Robert Moses (en-US) (January 17, 2013). Arkivita el la originalo je December 6, 2019. Alirita December 3, 2019 .
- ↑ Burkeman, Oliver, "Review: The Power Broker: Robert Moses and the Fall of New York by Robert Caro", The Guardian, 2015-10-23. (en-GB)
- ↑ Bernward Joerges: Die Brücken des Robert Moses - Stille Post in der Stadt- und Techniksoziologie. Leviathan, 27 (1), 1999, S. 43–63. Online-Version[rompita ligilo] (PDF; 121 kB)
- ↑ Langdon Winner: Do Artifacts Have Politics?, Daedalus, Bd. 109, 1980, S. 121–136.
- ↑ Lutz Prechelt: Sociologio de Teknologio: La Pontoj de Robert Moses. (PDF; 1.4 MB) Libera Universitato de Berlino, 2008, pp. 5–42 , alirita la 5-an de julio 2012 .

