Richard Aldington
Richard ALIDNGTON (nasknomo Edward Godfrey Aldington; n. la 8-an de julio 1892 en Portsmouth, Hampshire - la 27-an de julio 1962 en Sury-en-Vaux, Departamento Cher) estis angla poeto, romanisto kaj kritikisto [1].
| Richard Aldington | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Richard Aldington | |||||
| Naskiĝo | 8-an de julio 1892 en Portsmouth | ||||
| Morto | 27-an de julio 1962 (70-jaraĝa) en Sury-en-Vaux | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Universitato de Londono Dover College (en) | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | H.D. (1913–1938) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto biografo militisto literaturkritikisto redaktoro verkisto ĵurnalisto romanisto tradukisto kritikisto | ||||
| Laborkampo | redaktado • literatura revuo • poezio • biografio • modernisma literaturo • prozo vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Death of a Hero vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas konata pro sia poezio pri la Unua Mondmilito, lia romano "Morto de Heroo" el 1929, kaj la kreskanta polemiko ĉirkaŭ lia biografio de Thomas Edward Lawrence el 1955.
Vivo
redaktiRichard Aldington estis la filo de advokato kaj kreskis en Kent. Li tie ĉeestis Dover College. Li publikigis siajn unuajn poemojn kiel adoleskanto. En 1909 la familio translokiĝis al Londono. Tie, Aldington komencis studi ĉe University College London en 1910, sed devis forlasi siajn studojn post mallonga tempo ĉar lia patro havis financajn problemojn. Li poste loĝis en Londono kiel sendependa verkisto kaj laboris kiel sporta ĵurnalisto por vivteni sin. En 1912 li renkontis Ezra Pound, F. S. Flint kaj Hilda Doolittle. En 1913, Richard Aldington edziĝis kun la usona verkistino Hilda Doolittle, konata sub la pseŭdonimo H.D.. La geedzeco estis dissolvita en 1937.
Aldington aliĝis al la Imagist -movado (bildismo) ĉirkaŭ 1912 kaj funkciis kiel redaktisto de la avangarda revuo The Egoist.
Aldington partoprenis en la Unua Mondmilito kun la rango de Kapitano. Liaj spertoj ankaŭ influis lian literaturan verkon. Socia kritiko kaj pesimismo dominas lian pli postan verkadon [2].
En sia pli posta verko, Aldington publikigis plurajn biografiojn, kiuj estis bone fonditaj sed ankaŭ kritikaj. La biografio de D. H. Lawrence unue estis publikigita en la revuo The Egoist. Li ankoraŭ estas konsiderata grava tradukisto el la latina kaj la greka.
Heredo
redaktiLa samtempuloj de Aldington nomis lin la plej "angla" verkisto de lia jarcento. Lia nomo estas gravurita en Abatejo Westminster sur ŝtono kun la nomoj de dek ses "poetoj de la granda milito" [3]. Liaj fruaj imagistaj kaj militaj poemoj estas konsiderataj inter la oraj trezoroj de angla poezio, sed liaj kontraŭmilitaj romanoj estas ankoraŭ kaŝitaj de oficiala angla literaturkritiko [4][5][6].
Verkaro
redakti- mages (1910 – 1915) (1915) as Images - Old and New (1916) (US)
- Images of Desire (Elkin Mathews, 1919)
- Images of War (1919)
- War and Love: Poems 1915-1918 (1919)
- Greek Songs in the Manner of Anacreon (1919) translator
- A Book of 'Characters' from Theophrastus, Joseph Hall, Sir Thomas Overbury, *Nicolas Breton, John Earle
- Hymen (Egoist Press, 1921) with H. D.
- Medallions in Clay (1921)
- The Good-Humoured Ladies: A Comedy by Carlo Goldoni (1922)
- Exile and other poems (1923)
- Literary Studies and Reviews (1924) essays
- A Fool I' the Forest: A Phantasmagoria (1924) poem
- Voltaire (1925)
- French Studies and Reviews (1926)
- The Love of Myrrhine and Konallis: and other prose poems (1926)
- Cyrano De Bergerac, Voyages to the Moon and the Sun (1927)
- D. H. Lawrence: An Indiscretion (1927)
- Collected Poems (1928)
- Death of a Hero: A Novel (1929)
- The Eaten Heart (Hours Press, 1929) poems
- A Dream in the Luxembourg: A Poem (1930)
- At All Costs (1930)
- D. H. Lawrence: A Brief and Inevitably Fragmentary Impression (1930)
- Last Straws (1930)
- Two Stories (Elkin Mathews, 1930)
- Balls and Another Book for Suppression (1931)
- The Colonel's Daughter: A Novel (1931)
- Stepping Heavenward: A Record (1931) satire aimed at T. S. Eliot
- Soft Answers (1932) five short novels
- All Men Are Enemies: A Romance (1933)
- Last Poems of D. H. Lawrence (1933) edited with Giuseppe Orioli
- Poems of Richard Aldington (1934)
- Women Must Work: A Novel (1934)
- D. H. Lawrence (1935)
- Life Quest (1935) poem
- Life of a Lady: A Play in Three Acts (1936) with Derek Patmore
- The Crystal World (1937)
- Very Heaven (1937)
- Seven Against Reeves: A Comedy-Farce (1938) novel
- Rejected Guest (1939) novel
- W. Somerset Maugham; An Appreciation (1939)
- A Life of Wellington: The Duke (1946)
- The Romance of Casanova: A Novel (1946)
- The Strange Life of Charles Waterton 1782-1865 (1949)
- Ezra Pound and T. S. Eliot, A Lecture (Peacocks Press, 1954)
- A. E. Housman & W. B. Yeats: Two Lectures (Hurst Press, 1955)
- Introduction to Mistral (1956)
- Frauds (1957)
- Portrait of a Rebel: The Life and Work of Robert Louis Stevenson (1957)
Referencoj
redakti- ↑ Charles Doyle (2016), Richard Aldington: A Biography, Springer, pp. 1–5.
- ↑ War Poets Assoc. profile
- ↑ Westminster Abbey commemoration
- ↑ Robert Irwin. Top Grumpy’s Top Hate. Arkivita el la originalo je 2010-08-26. Alirita 2011-02-15 .
- ↑ Norman Gates Obituary. Arkivita el la originalo je 2010-06-14. Alirita 2011-02-15 .
- ↑ Guy Fraser-Sampson. Death of a Hero by Richard Aldington. Arkivita el la originalo je 2015-07-03. Alirita 2011-02-15 .

