Reszel
urbo en nuntempa Pollando
Reszel (legu: Reŝel) (germane: Rößel; litove: Rešlius) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Reszel en distrikto Kętrzyn. Urborajton la loĝloko ricevis en la jaro 1337.
| Reszel | ||
| germane: Rößel | ||
| Blazono | ||
|
| ||
| urbo | ||
|---|---|---|
| Provinco | Varmio-Mazurio | |
| Distrikto | Distrikto Kętrzyn | |
| Komunumo | Komunumo Reszel | |
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
| Fondita en | 1241 | |
| Urborajtoj | 1337 | |
| Koordinatoj | 54° 3′ N, 21° 9′ O (mapo)54.05222222222221.144722222222Koordinatoj: 54° 3′ N, 21° 9′ O (mapo) | |
| Areo | 3,81 km² | |
| Loĝantaro | 4167 (en 2021) | |
| Loĝdenso | 1 371,7 loĝ./km² | |
| Poŝtkodo | 11-440 | |
| Telefona antaŭkodo | 89 | |
| TERYT | 6283608054 | |
| Estro | Zdzisław Szypulski | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Adreso de estraro | Rynek 24 | |
| Poŝtkodo de estraro | 11-440 | |
| Komunuma retejo | http://reszel.pl/ | |
En la loko, en kiu nun staras kastelo antaŭe la Ordeno de Germanaj Kavaliroj konstruis lignan kasteleton. En la 13-a jc ekregis tie ĉi varmiaj episkopoj, kiuj komencis konstrui brikan kastelon, kies konstruado daŭris 50 jarojn. Meze de 15-a jc ĝi perdis sian defendan rolon kaj servis nur por administraj celoj. En la 18-a jarcento la kastelo ruiniĝis, ĝis en la 1920-aj jaroj oni rekonstruis ĝin kaj eklokiĝis ĉi tie evangelia preĝejo kaj malgranda muzeo.
La partneraj urboj
redakti- Jašiūnai, komunumo Šalčininkai, Litovio
- Jemnice, Ĉeĥio
- Raabs an der Thaya, Aŭstrio
- Legden, Germanio
Gravuloj
redakti- Jodocus Willich, medicinisto kaj filologo
Eksteraj ligiloj
redakti



