Rene Thom
René Frédéric THOM (2 septembro 1923 - 25 oktobro 2002) estis franca matematikisto, kiu ricevis la Fields Medalon[1] en 1958.
| Rene Thom | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskonomo | René Frédéric Thom |
| Naskiĝo | 2-an de septembro 1923 en Montbéliard, Doubs |
| Morto | 25-an de oktobro 2002 (79-jaraĝa) en Bures-sur-Yvette, Essonne |
| Tombo | vieux cimetière de Bures-sur-Yvette (fr) |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Alma mater | Supera normala lernejo (1943–1946) Lycée Saint-Louis (en) Universitato de Parizo (–1951) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Infano | Françoise Thom (en) |
| Okupo | |
| Okupo | matematikisto universitata instruisto |
| Verkoj | katastrofoteorio Dold–Thom theorem Thom–Sebastiani Theorem izomorfio de Thom Thom conjecture spaco de Thom unua izotopia lemo de Thom Thom's second isotopy lemma kobordismo |
Li faris sian reputacion kiel topologo, pluirante al aspektoj de kio estus nomita singulareco-teorio; li iĝis mondfama inter la pli larĝa akademia komunumo kaj la klera ĝenerala publiko pro unu aspekto de tiu lasta intereso, lia laboro kiel fondinto de katastrofteorio (poste evoluigita fare de Christopher Zeeman).
En 1958 Thom ricevis la Medalon Fields ĉe la Internacia Kongreso de Matematikistoj en Edinburgo por la fundamentoj de la teorio de kobordismo, kiuj jam ĉeestis en lia tezo. Li estis invitita preleganto ĉe la Internacia Kongreso de Matematikistoj ankoraŭ du fojojn: en 1970 en Nico kaj 1983 en Varsovio (kiun li ne ĉeestis).


