Reimmichl

aŭstra ĵurnalisto kaj pastro

Sebastian RIEGER (pseŭdonimo Reimmichl; naskiĝinta la 28-an de majo 1867 en Sankt Veit in Defereggen, mortinta la 2-an de decembro 1953 en Hall in Tirol) estis aŭstra romkatolika pastro, ĵurnalisto kaj verkisto.

puto kaj statuo por Reimmichl en Sankt Veit in Defereggen

Estante filo de pajlĉapelfaranto kaj kamparano, li frekventis de 1880 la gimnazion en Brixen. Tie li studis altlerneje filozofion kaj teologion kaj ordiniĝis en 1891 sacerdotecen. Poste estis li animzorganto je Stilfes apud Sterzing, Sexten, Dölsach kaj Sand in Taufers. En 1898 li ricevis la eksposituron je Gries am Brenner (distrikto Innsbruck Land), en 1914 la vikariejon en Hall-Heiligenkreuz[1] kie li restis ĝismorte.

De 1894 Rieger verkis sub la rubriko Was der Reimmichl erzählt por la semajngazeto "Der Volksbote". Kiel redakciano - kaj de 1897 kiel redakciestro - li sukcesis kreskigi la eldonkvanton de la Bötl [2] tiumaniere ke ĝi fariĝis la plej ŝatata periodaĵo de Tirolo. Paralele li redaktis de 1897 ĉe la semajngazeto "Brixener Chronik". En 1920, Rieger iĝis eldonisto de la kalendaro Tiroler Kalenders (de 1925: Reimmichls Volkskalender), kiun li prizorgis ĝis la ekzemplero por la 1954-a jaro. Retiriĝinte de ĵurnalismo li pli koncentriĝis pri la kalendara kreo.[3] Krome li skribis historiojn kaj romanojn, en kiuj li propagandis la valoron de religio, geedzeco kaj patrujo. Lia kristana impeto, do animzorgado per la skribo, unuiĝis tie kun aparta intereso pri la kamparana klaso. Por ĝi, Rieger engaĝiĝis jam en 1904 kunfondante la porkamparanan ligon Tiroler Bauernbund.

Klaras ke estas atingita lia celo, esti literatoro ankaŭ por simplaj homoj. Tion atestas la altaj eldonkvantoj de liaj skribaĵoj. Dumvive li ĝuis pri vendo de 3 milionoj da ekzempleroj de 200 titoloj en 60 libroj. La nazioj ege malŝatis liajn verkojn pro kristanisma enhavo kaj kritikemo kontraŭ la reĝimo.

Jen la plej ŝatataj verkoj de li: Weihnacht in Tirol (1911), Die Glocken von Hochwald (1917), Der Fahnlbua und andere Erzählungen (1926) kaj Der Judas von Haldernach (1929). Tro ne-legataj estas liaj ravaj kaj spritaj predikoj kaj liaj eseoj kaj fest-interpretoj troveblaj je Volksbote. Socihistorie ege gravas liaj komentoj pri la ekonomio stato de la kamparanoj.

Aliaj verkoj (elekto)

redakti
  • Aus den Tiroler Bergen, 1898
  • Das Heimweh, 1920
  • Das Mädchen von St. Veit, 1922
  • Rosengärtlein unserer Lieben Frau, 1922
  • Der Tuifelemaler, 1924
  • Reimmichl-Hausbuch. Ernste und heitere Geschichten, eldonis Walter Winfried Sackl, 1989 (rememoroj kaj verka registro)

Pörnbacher, Hans: "Rieger, Sebastian (Pseudonym Reimmichl)" - ĉe: Neue Deutsche Biographie, 21 (2003), p. 580

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Etprezento de la kvartalo - ĉe: hall-tirol.at
  2. Karesnomo por Volksbote.
  3. Das Liebste und Teuerste aller meiner Werke - La plej ŝatata kaj kara de ĉiuj miaj verkoj.