Radiklegomo
Al la kuireja termino radiklegomoj apartenas la manĝeblaj kaj nutroriĉaj deponradikoj kaj aliaj subgrundaj aŭ apudgrundaj partoj de la planto, ekzemple depontigo aŭ tubero

Al tiu grupo de legomoj apartenas ekzemple:
- rafano
- karoto
- radikpetroselo
- kreno
- cepo
- tubercelerio
- skorzonero
- ajlo
- brasikrapo
- batato aŭ dolĉa terpomo
- terpomo
- ĉajoto
- ipomeo
- pastinako
- napo
- beto
- ruĝa beto
- sizaro
- ŝaloto
- terpiro