Rääkkylä

Rääkkylä estas komunumo en la provinco Norda Karelio en Finnlando, proksime al la nuna ŝtata limo de Rusio, malantaŭ kiu situas la orienta parto de la eksa historia finna regiono Karelio. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Orienta Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 902 loĝantoj sur areo de 427,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km².
| Rääkkylä | |||
|---|---|---|---|
| Blazono | Situo | ||
| komunumo | |||
| www.raakkyla.fi | |||
| Gubernio | Orienta Finnlando | ||
| Provinco | |||
| Fondita | 1874 | ||
| Areo | 699,76 km² | ||
| Loĝantaro | 2,838 | ||
| Finnlingvaj | 98,4% | ||
| Svedlingvaj | 0,2% | ||
|
| |||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 902 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 62° 19′ N, 29° 37′ O (mapo)62.312529.623611111111Koordinatoj: 62° 19′ N, 29° 37′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 427,93 km² (42 793 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Elias Lönnrot akiris por Kalevala poemojn ankaŭ el Rääkkylä. Unu lokulo, el kiu li ricevis poemojn, estis la vendisto kaj loka verkisto Pentti Hirvonen (1826-1878). Hirvonen ankaŭ skribis pri Lönnrot la poemon Professori Lönnrotista (pri la profesoro Lönnrot). Lia naskiĝvilaĝo estas Nieminen. Hirvonen posedis vendejon en Rääkkylä. Li estis grava en la lokpolitiko. Li mortis pro konsekvencoj de troa alkoholuzo decembre 1878.
La teritorio havas komunan limon kun la ĉirkaŭaj komunumoj Joensuu, Kitee, Liperi, Savonlinna kaj Tohmajärvi.
El Rääkkylä estas konata muzika grupo Värttinä.
Eksteraj ligiloj
redakti

