Putinismo

politika sistemo de Rusio formita dum la prezidanteco de Vladimir Putin
Tiu artikolo, malgraŭ aldono de foto el 2014, prezentas la temon el la situacio de 2007, antaŭ pli ol 15 jaroj, kaj ne plu estas aktuala.

Putinismo (ruse путинизм) estas termino, uzata de okcidenta propagando kaj iuj politikologoj por la politika sistemo de Rusio formita dum la prezidanteco de Vladimir Putin. Ĝi estas karakterizita de la koncentriĝo de politikaj kaj financaj povoj en la manoj de "silovikoj" (ruse силовики). Ĉi tiu politika reĝimo karakteriziĝas per limigoj de parollibereco en Rusio, agreso kontraŭ aliaj landoj kaj murdo de opoziciaj gvidantoj - Aleksandr Litvinenko, Boris Nemcov, Aleksej Navalnij [1][2][3][4][5] Laŭ la usona kolumnisto Arnold Beichman (1913-2010), "putinismo en la 21-a jarcento iĝis signifa vorto, kiel stalinismo estis en la 20-a jarcento".[6]

Putinismo
politika frapfrazo
politika ideologio
ŝtata formo
regformo
reĝimo Redakti la valoron en Wikidata
gvidata demokratio • politika sistemo • politika ideologiomalliberala demokratio
vdr
Parolado de Putin pri Krimeo la 18-an de marto 2014, post la anekso de la duoninsulo al Rusio

Homaj-rajtaj malobservoj sub Putin

Militkrimoj

 
Putin dum oficiala parolado
 
Rusa milita ekipaĵo kun z-markado
 
Ukrainaj infanoj kaŝiĝas de rusaj bombadoj

Dum la rusia-ukrainia milito, krom la kruela traktado de kaptitaj ukrainiaj soldatoj, laŭ persona iniciato de Putin estis faritaj gravaj krimoj, ĉefe kontraŭ ukrainiaj civitanoj. La plej konataj krimoj faritaj en 2022 inkluzivas: la Buĉa Masakro kaj la sieĝo de Mariupolo. Krome, estis kreita sistemo de tiel nomataj filtraj tendaroj, kie la rusia armeo kaj specialaj servoj torturis ukrainiajn civitanojn pro iliaj proukrainiaj opinioj kaj rezisto kontraŭ la okupado, fortranĉante tatuojn kun ukrainiaj simboloj. Estis registritaj kazoj de torturoj kaj murdoj de ukrainlingvaj civitanoj, inkluzive de infanoj — infanoj estis seksperfortitaj kaj pafmortigitaj antaŭ siaj gepatroj, kaj ankaŭ senditaj al Rusio kaj metitaj en orfejojn. Dum la rusia-ukrainia milito, la 8-an de julio 2024, laŭ persona ordono de Vladimir Putin, la rusiaj armitaj fortoj faris amasajn misilajn atakojn kontraŭ ukrainiaj urboj, intence detruante la ĉefan infanan kanceran hospitalon de la lando [7][8][9][10][11][12] [13].

Malobservoj de homaj rajtoj en Rusio dum la prezidanteco de Putin

Putin regule manipuladis la rezultojn de prezidantaj elektoj kaj, per krimaj elementoj kaj la Federacia Sekureca Servo, elimanis siajn politikajn kontraŭulojn. Inter la plej konataj viktimoj de lia reĝimo estis:

  • Aleksandr Litvinenko (mortigita en 2006), kiu detale priskribis kiel Putin, laborante en la Federacia Sekureca Servo, organizis eksplodojn de loĝdomoj tra Rusio, prezentante ilin kiel terorismajn atakojn de ĉeĉenoj, kaj uzis tion kiel pretekston por komenci du militojn kontraŭ Ĉeĉenio.
  • Boris Nemcov (mortigita en 2015), kiu protestis kontraŭ la rusia agreso en Ukrainio. La tiama prezidento de Ukrainio nomis Nemcov “patrioto de Rusio kaj proksima amiko de Ukrainio”.
  • Aleksej Navalnij (mortis en 2024) kaj membroj de lia organizaĵo “Fondaĵo por Batalo kontraŭ Korupto”, konataj pro siaj kontraŭkoruptaj enketoj kaj enketoj pri rusiaj militkrimoj en aliaj landoj [14].

Ukrainino Irina Navalna, kiu estis en okupita teritorio, estis kondamnita al 8 jaroj da malliberejo nur pro sia familia nomo — Navalnaja. Juna rusia artistino Daŝa Skoĉilenko estis maldungita de sia laboro kaj sendita al malliberejo pro kreado de kontraŭmilitaj desegnaĵoj subtenante Ukrainion. Ankaŭ du adoleskantoj el mezlernejo en Niĵnij Novgorod estis transdonitaj de sia instruisto al la sekurecaj servoj pro kontraŭmilitaj deklaroj kaj senditaj al malliberejo por neplenaĝuloj. Ĝenerale, dum la reĝimo de Putin, miloj da neplenaĝuloj en Rusio estis malliberigitaj pro politikaj motivoj kaj pro subteno al Ukrainio. Vaste konata estas la kazo de maljuna knabineto Daŝa Moskaleva, kiu desegnis kontraŭmilitan desegnaĵon subtenante Ukrainion sur la fono de rusiaj krimoj, post kio ŝia patro estis torturita kaj kondamnita al du jaroj da malliberejo [15] [16] [17] [18].

En dokumenta filmo

Referencoj

  1. Mission "intrusion" is complete! Arkivigite je 2006-07-23 per la retarkivo Wayback Machine de Olga Kriŝtanovskaja, 2004, Novaja Gazeta (en la rusa)
  2. From Communism to Putinism, de Richard Rahn, The Brussels Journal, 2007-09-21
  3. Russia: Putin May Go, But Can 'Putinism' Survive?, By Brian Whitmore, Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, 2007-08-29
  4. The Perils of Putinism Arkivigite je 2008-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, de Arnold Beichman, The Washington Times, 2007-02-11
  5. Putinism On the March, de George F. Will, The Washington Post, 2004-11-30
  6. . Regression in Russia (2007-02-14). Arkivita el la originalo je 2020-09-25. Alirita 2020-10-03 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-25. Alirita 2020-10-03 .
  7. 'You can’t imagine the conditions' — Accounts emerge of Russian detention camps. Arkivita el la originalo je 2022-05-18. Alirita 2024-09-23 .
  8. Mariupol Women Report Russians Taking Ukrainians To 'Filtration Camps'. Arkivita el la originalo je 2022-05-21. Alirita 2024-09-23 .
  9. Ukrainians who fled to Georgia reveal details of Russia’s ‘filtration camps’. Arkivita el la originalo je 2022-07-18. Alirita 2024-09-23 .
  10. Russia’s «Filtration Camps» in Eastern Ukraine. Arkivita el la originalo je 2009-11-27. Alirita 2024-09-23 .
  11. Как обстреляли «Охматдет»
  12. Удар по детской больнице в Киеве был нанесен российской крылатой ракетой Х-101, установил Bellingcat с помощью 3D-модели
  13. Число жертв российского удара по Украине выросло до 37 человек[rompita ligilo]
  14. «Кто бы знал, что фамилия будет людей превращать в нелюдей». История украинки Ирины Навальной, приговоренной к 8 годам по делу о теракте
  15. Убитый в Буче местный житель оказался родственником Алексея Навального. Arkivita el la originalo je 2022-04-22. Alirita 2025-08-30 .
  16. Художницу Сашу Скочиленко приговорили к 7 годам колонии по делу об антивоенных ценниках
  17. В России директор школы донесла силовикам на воспитанников за разговор на кухне о войне в Украине
  18. Отец Маши Москалевой, нарисовавшей антивоенный рисунок, вышел на свободу. Его приговорили к двум годам колонии по делу о «дискредитации» армии
  19. Анатомія рашизму | Документальний цикл «Остання війна»

Vidu ankaŭ