Prajo
ĉefurbo de Kaboverdo

Prajo, en aliaj lingvoj Praia (esperante "Plaĝo") estas ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo de Kabo-Verdo.
| Prajo | |
| portugale Praia | |
| urbo | |
|
|
|
| Oficiala nomo: Praia | |
| Lando | |
|---|---|
| Insularo | Sotavento |
| Insulo | Santiago |
| Oceano | Atlantiko ĉirkaŭe |
| Situo | Prajo |
| - alteco | 1 m s. m. |
| - koordinatoj | 14° 55′ 15″ N 23° 30′ 30″ U / 14.92083 °N, 23.50833 °U (mapo) |
| Loĝantaro | 159 000 (2017) |
| Fondo | 1615 |
| Horzono | GMT (UTC-1) |
| Poŝtkodo | |
| Retpaĝo: lojacmp | |
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 159 050 loĝantoj sur areo de 102,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 550 loĝantoj/km².
Situo
redaktiLa ĉefurbo situas sur la plej granda insulo Santiago de la lando. Ĝi havas 2 partojn: marbordo kaj altebenaĵo nomata Plato.
Historio
redaktiLa komunumo Praia de Santa Maria fondiĝis en 1615. Tiutempe ĝi estis nur haveno, kie la komercistoj kaj ŝipistoj evitis pagon de la doganoj. Tial la loko tre prosperis. Ĝi iĝis ĉefurbo ekde 1770, ricevinta rangon urbo nur en 1858.
Trafiko
redakti- Internaciaj haveno kaj flughaveno



