Ponto Aniĉkov
La Ponto Aniĉkov estas la unua kaj plej fama ponto trans la rivero Fontanka en Sankt-Peterburgo, Rusio. La nuna ponto, konstruita inter 1841 kaj 1842 kaj rekonstruita inter 1906 kaj 1908, kombinas simplan formon kun kompleksaj detaloj. Aldone al ĝiaj kvar famaj ĉevalskulptaĵoj (1849-1850), ĝi havas ornamitajn ferbalustradojn kiuj distingas ĝin de aliaj similaj strukturoj en la urbo. La ponto estas menciita en la verkoj de Aleksandr Puŝkin, Nikolaj Gogol kaj Fjodor Dostojevskij.
| Ponto Aniĉkov | ||
|---|---|---|
| Аничков мост | ||
| ŝtonponto • rekonilo | ||
| Situo | ||
| Lando | Rusio | |
| Loko | Sankt-Peterburgo | |
| Koordinatoj | 59° 56′ 0″ N, 30° 20′ 35″ O (mapo)59.933330.343Koordinatoj: 59° 56′ 0″ N, 30° 20′ 35″ O (mapo) | |
| Suriras | Nevskij prospekt | |
| Transiras | Fontanka | |
| Ecoj | ||
| Tipo | Arkoponto | |
| Longo | 54,6 m | |
| Larĝo | 37,9 m | |
| Aperturoj | 3 | |
| Materialo | Briko | |
| Konstruado | ||
| Inaŭguro | 1716 (ligna), 1841 | |
| Konstruiganto | I.F. Buttac, A.Ĥ. Reder | |
| Mapo | ||
|
| ||
Ĉevaloj de Klodt
redakti- Unua grupo
"Junulo prenanta ĉevalon je la brido" - Dua grupo
"Junulo venkita de ĉevalo" - Tria grupo
"Junulo bridanta sian ĉevalon" - Kvara grupo
"Ĉevalo kun marŝanta junulo"
La kvar ĉevalstatuoj sur la ponto estis dezajnitaj fare de rusa skulptisto P.K. Klodt (Peter Clodt von Jürgensburg) kaj estas iuj el la plej rekoneblaj famaĵoj de la urbo. La temo venas de la kolosaj romiaj marmoroj, ofte identigitaj kun Dioskuroj, situantaj en Kvirinalo, Romo. La skulptaĵoj montras kvar nudajn virojn dresantajn sovaĝajn ĉevalojn.
Eksteraj ligiloj
redakti- СПб ГБУ «Мостотрест»
- Энциклопедия Санкт-Петербурга Arkivigite je 2022-12-09 per la retarkivo Wayback Machine

