Philipp Bouhler
nazia funkciulo
Philipp BOUHLER (n. la 11-an de septembro 1899, m. la 19-an de majo 1945) estis germana veterana funkciulo de la Nazia Partio kiu estis kaj "Reichsleiter" (Nacia Estro) kaj Ĉefo de la Kanzelerio de la Führer de la NSDAP. Li estis ankaŭ la oficiro de SS responsa pri la eŭtanazia programo Aranĝo T4 kiu mortigis pli ol 250 000 malkapablajn plenkreskulojn kaj infanojn en Nazia Germanio, same kiel estis kun-iniciatinto de la "Aranĝo 14f13", nomita ankaŭ "Sonderbehandlung" ("speciala traktado"), kiu mortigis 15 000–20 000 prizonulojn el la Naziaj koncentrejoj.
| Philipp Bouhler | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de septembro 1899 en Munkeno |
| Morto | 19-an de majo 1945 (45-jaraĝa) en Zell am See |
| Mortokialo | veneno |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Alma mater | Munkena universitato - germanistiko, filozofio (1919–1920) Maximiliansgymnasium München (mul) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Helene Bouhler (en) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto verkisto |

Bouhler estis arestita la 10-an de majo 1945 fare de usonaj trupoj. Li memmortigis sin la 19-an de majo 1945 estante en la usonarmea internulejo de Zell am See en Aŭstrio.[1]
Notoj
redakti- ↑ Miller 2006, p. 155.
Bibliografio
redakti- Miller, Michael (2006). Leaders of the SS and German Police, Vol. 1. San Jose, CA: R. James Bender. ISBN 978-93-297-0037-2.

