Partiano
Partiano estas engaĝita membro de politika partio. En plurpartiaj sistemoj, la termino estas uzata por homoj, kiuj forte subtenas la politikojn de sia partio kaj ne volas kompromisi kun politikaj kontraŭuloj. La sinteno de partiano, ne deziri kompromisoj kun ilia politikaj kontraŭuloj, estas nomita partieco.
Partiinost' estas transliterumo de la rusa termino партийность devenita de Marxismo–Leninismo. En la ĉina, ĝi estas tradukita kiel Dangxing (ĉine 党性). Ĝi povas esti diversmaniere tradukita kiel partipensmaniero, partieco aŭ partia spirito. La termino povas plu-gvidi al ambaŭ filozofia pozicio koncerne al la sociologio de scio kaj oficiala doktrino de publika intelekta vivo en Sovetunio. [1] La termino ankaŭ povas signifi la membriĝon de persono en certa politika partio.
Referencoj
redakti- ↑ Joravsky, D. and C. Koblernicz. "Party-Mindedness" Marxism and Communism in Western Society. Ed. C. D. Kering. New York: Herder and Herder, 1973.
Vidu ankaŭ
redakti- Dupartieco
- Senpartieco
- Sektismo
- Verumeco
- Politika psikologio
- Malfermiteco - senantaŭjuĝeco
Eksteraj ligiloj
redakti- Grafo montranta altiĝon de Partieco en Usona Domo de Reprezentantoj 1949–2011 Arkivigite je 2025-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉu politiko faras nin malracia? – TED-Ed parolado de Jay Van Bavel