Parafilio
seksaj kondutoj konsiderataj kiel deviaj el psikiatria kaj seksologia juĝo
Parafilio (el la greka παρά (para) = apud kaj φιλία (philia) = amo/amoro) estas psikiatria kaj seksologia termino kiu signas seksajn kondutojn konsideritajn kiel deviaj. Ĝi povas ankaŭ nomi seksajn kutimojn kiuj estas "neordinaraj" kaj ne kongruas kun la socia normo.

La vorto parafilio estas kreita por ke anstataŭigi la vorton perversio.
Se la parafilia allogo aŭ fantasmo ne estas kondamninda, iuj ekstremaj praktikoj povas esti eksterleĝaj en kelkaj socioj.
Laŭ la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM) de la Usona Asocio pri Psikiatrio, samseksemo estis konsiderita kiel parafilio (kodo 302.0) ĝis 1973; ekde tiam ĝi ne plu konsideriĝas patologia malsano, sed normala vivstila variaĵo.[1]
Kelkaj parafilioj
redakti- fetiĉismo: seksumado celante senvivajn objektojn
- pedofilio: seksumado celante infanojn
- zoofilio: seksumado celante bestojn
- nekrofilio: seksumado celante kadavrojn
- rigardismo aŭ vojerismo: spionado de senvestiĝantaj aŭ amorantaj personoj
- ekshibicio: montriĝado de sia nuda korpo, precipe de generaj organoj, en publikaj lokoj, laŭeble al vasta publiko, aŭ publika seksumado kun kunulo (fenomeno estas malsama de nudismo, ĉar nudisto ne celas seksuman ekscitiĝon)
- katenado aŭ katenumado: ligado kaj katenado de subigitulo
- masoĥismo: doloriĝado (fizike aŭ psiĥe)
- sadismo: dolorigado de aliulo (fizike aŭ psiĥe)
- koprofilio
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM) de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)
- Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM) de la Usona Asocio pri Psikiatrio