Pacifika koelo
La Pacifika koelo (Eudynamys orientalis) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Orienta koelo aŭ Ordinara koelo. En Aŭstralio, ĝi estas konversacie konata kiel pluvobirdo aŭ ŝtormbirdo.
masklo
ino
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Eudynamys orientalis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Turkiskolore eĉ en sudorienta Aŭstralio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLa Pacifika koelo estis formale priskribita de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1766 en la dekdua eldono de lia verko Systema Naturae. Li lokigis ĝin kun la kukoloj en la genro Cuculus kaj kreis la dunoman nomon Cuculus orientalis.[1] Linnaeus bazis sian raporton sur la "Le Coucou noir des Indes" (La nigra kukolo de Hindio), kiu estis priskribita kaj ilustrita en 1760 de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en sia plurvoluma verko Ornithologie.[2] La tipa loko estas la insulo Ambon, unu el la Molukoj de Indonezio.[3]
La Pacifica koelo estas nun metita en la genron Eudynamys, kiun enkondukis en 1827 la natursciencistoj Nicholas Vigors kaj Thomas Horsfield.[4] Ĝi estis iam konsiderita samspecia kun la Azia koelo (Eudynamys scolopaceus) kaj la Nigrabeka koelo (Eudynamys melanorhynchus).[3][5][6]
Oni agnoskis jenajn ok subspeciojn:[4]
- E. o. orientalis (Linnaeus, 1766) – centraj Molukoj
- E. o. picatus Müller, S, 1843 – Sumba ĝis Timoro (Malgrandaj Sundoj) kaj sudaj Molukoj
- E. o. rufiventer (Lesson, RP, 1830) – Nov-Gvineo kaj okcidente, nordaj satelitaj insuloj (inkludas minimus)
- E. o. hybrida Diamond, 2002 – Crown, Pono kaj Tolokiwa (okcidente de Nov-Britio) kaj Kredneraj insuloj (oriente de Nov-Britio, sudorientaj Bismarkoj)
- E. o. salvadorii Hartert, EJO, 1900 – Nov-Irlando, Nov-Britio kaj satelitaj insuloj (orientaj Bismarkoj)
- E. o. alberti Rothschild & Hartert, EJO, 1907 – Buka ĝis Makira grupo (Salomonoj)
- E. o. cyanocephalus (Latham, 1801) – centrorienta Kvinslando ĝis suda Novsudkimrio (centrorienta, sudorienta Aŭstralio)
- E. o. subcyanocephalus Mathews, 1912 – nordorienta Okcidenta Aŭstralio ĝis centrorienta Kvinslando (norda Aŭstralio)
En Aŭstralio, ĝi estas ankaŭ kiel pluvobirdo aŭ ŝtormbirdo.[7]
Aspekto
redaktiLa Pacifika koelo rekoneblas per sia nigra plumaro, ofte nuanca per blua kaj verda, kaj ruĝaj okuloj. La specio estas sekse dimorfa: la ino havas brunan plumaron laŭlonge de la dorso kun blankaj makuloj kaj la subventro ofte estas kremkolora kun fajnaj nigraj strioj. Junaj birdoj similas al la ino sed havas malhelajn okulojn.
Distribuado kaj habitato
redaktiĜi troviĝas en arbaroj, maldensarbaroj, plantejoj kaj ĝardenoj ekde Wallacea oriente ĝis la Salomonoj kaj sude ĝis norda kaj orienta Aŭstralio. La pacifika koelo ne estas taksita de IUCN, sed la aŭstralia koelo (ĉi tie inkluzivita en la pacifika koelo) estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.[8]
Kutimaro
redaktiLa Pacifika koelo estas nestoparazito. En Aŭstralio, iliaj gastigantoj estas ĉefe grandaj mielmanĝuloj (precipe bruaj monaĥobirdoj (Philemon corniculatus) kaj ruĝaj karunkululoj (Anthochaera carunculata)).[9] Male al aliaj parazitaj kukoloj, la idoj ne provas mortigi la gastigajn idojn. Ĉi tiu trajto estas komuna kun la kanelbeka kukolo, kiu - kiel ĉe la Pacifika koelo - estas plejparte fruktomanĝulo kiel plenkreskuloj.[10] Studo pri voĉoj notis, ke la dueta konduto povas indiki la eblecon de mallongdaŭra parligado en ĝia alie poliginia pariĝa sistemo.[11]
En Aŭstralio, la ĉeesto de la specio estas rigardata kiel signo de la alveno de printempo kaj la pluvsezono. Ĝi ankaŭ estas rigardata kiel ĝenaĵo pro la senĉesa kriado de la maskloj dum la tutaj tago kaj nokto.[12][13] La krioj indikas la komencon de la reprodukta sezono kaj maskloj krius plurfoje por marki sian teritorion aŭ komuniki sian disponeblecon al aliaj inoj.[14]
Bildaro
redakti-
Manĝanta ino
-
Ino, poste masklo manĝanta frukton en sudorienta Kvinslando, Aŭstralio
-
Nutrata junulo. Gympie, Kvinslando, Aŭstralio
Referencoj
redakti- ↑ Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae: per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii, p. 168–169.
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 4 (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche, p. 142–144, Plate 10 fig. 1. The two stars (**) at the start of the section indicates that Brisson based his description on the examination of a specimen.
- ↑ 3,0 3,1 (1940) Check-List of Birds of the World 4. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
- ↑ 4,0 4,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 7a de Januaro 2024 .
- ↑ Payne, R.B.. (1997) “Family Cuculidaee (Cuckoos)”, Handbook of the Birds of the World 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Hispanio: Lynx Edicions, p. 508–545 [570–571]. ISBN 978-84-87334-22-1.
- ↑ Christidis, Les. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Collingwood, VIC, Australia: CSIRO, p. 163–164. ISBN 978-0-643-09602-8.
- ↑ Common Koel | Birds (angle). Alirita 21a de Junio 2025 .
- ↑ BirdLife International (2016). “Eudynamys orientalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T61432919A95168223.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Payne, R. B. (2005). The Cuckoos. Oxford University Press. (ISBN 0-19-850213-3).
- ↑ Broom, M., Ruxton, G. D., & Kilner, R. M. (2007). Host life-history strategies and the evolution of chick-killing by brood parasitic offspring. Behavioral Ecology COI:10.1093/beheco/arm096 Plena teksto.
- ↑ Maller, C. J., & Jones, D. N. (2001). Vocal behaviour of the Common Koel, Eudynamys scolopacea, and implications for mating systems. Emu 101(2):105-112
- ↑ "Devil bird': why the midnight cooee calls of the koel are driving Australians 'insane' this year", The Guardian, 8a de Novembro 2022.
- ↑ "Haunting call of common koel each spring cements bird's place in childhood memories", ABC News, 23a de Oktobro 2017.
- ↑ "Koel spring mating call drives residents crazy", 26a de Septembro 2017.
- Payne, R. B. (1997) Eudynamys scolopacea (Common Koel). pp. 570–571 in: del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (editors). (1997). Handbook of the Birds of the World. Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions. (ISBN 84-87334-22-9)
Literaturo
redakti- Slater, Peter & Calaby, John H. (1970): A field guide to Australian birds (Non-passerines). Rigby, Adelaide. ISBN 0-85179-102-6



