Nord-Irlando

parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri parto de Unuiĝinta Reĝlando. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Irlando (apartigilo).

Nord-Irlando estas tiu parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando. La areo de Nord-Irlando estas 14,130 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.900.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar la 12-an de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.

Nord-Irlando
Northern Ireland
Tuaisceart Éireann (Irlanda)
Norlin Airlann (Ulsterskota)

Iama flago de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973)

Iama blazono de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973)

Iama flago
de Nord-Irlando
(el uzo ekde 1973)
Iama blazono
de Nord-Irlando
(el uzo ekde 1973)
Nacia himno: God Save the Queen (de jure)
Londonderry Air
(neoficiala)
Nord-Irlando en la Unuiĝinta Reĝlando kaj Europo
lando de Britio
senŝtata nacio
integrita transmara teritorio
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Belfasto
54° 36′ N  55′ U / 54.600 °N, 5.917 °U / 54.600; -5.917 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, irlanda lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla, irlanda, ulsterskota
Areo 14 130 km²
Loĝantaro 1,893,700 (2015)
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Loĝantoj Britoj, Irlandanoj, Nord-Irlandanoj
Horzono UTC+0 (en somero UTC+1)
Interreta domajno uk
Landokodo GB-NIR
Telefona kodo +44 28
Plej alta punkto Slieve Donard
Politiko
Politika sistemo Konsentodemokratio en Konstitucia Monarĥio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a
Ĉefministro Michelle O'Neill
Nacia tago Tago de Sankta Patriko (17-a de marto)
Batalo de la Boyne (12-a de julio)
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
MEP laŭ 2018
– suma £46 bilionoj
– pokapa £24,900
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Irlando
vdr
Satelita vido

En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.

La tikla demando pri flagoj

redakti

La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.

Administraj subdividoj

redakti
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando.

Lingvoj en Nord-Irlando

redakti

Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:

Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.

Lokoj en Nord-Irlando

redakti
Lokoj en Nord-Irlando[1]
# Urbo Loĝantaro (2005)
1Belfasto334 420
2Derry-Londonderry84 750
3Lisburn 71 403
4Craigavon68 890
5Newtownabbey 66 120
6Bangor (Nord-Irlando) 62 650
7Ballymena30 590
8Newtownards28 860
9Newry28 080
10Carrickfergus 27 640

Servoj

redakti

Historio

redakti
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dispartigo de Irlando.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nordirlanda konflikto.

Referencoj

redakti
  1. Statistical Classification and Delineation of Settlements. Northern Ireland Statistics and Research Agency (februaro 2005). Arkivita el la originalo je 1 April 2014.

Vidu ankaŭ

redakti

Plia legaĵo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti