National Basketball Association

usona kaj kanada basketbala ligo

La National Basketball Association (mallongige NBA; en la angla lingvo signifas "Nacia Korbopilkada Asocio") estas la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado. La NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB.

National Basketball Association
emblemo
basketbala asocio basketbala ligo profesia sporta ligo interreta datenbanko
Lando Kanado Usono
Fondita en 6-a de junio 1946
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
"Divizioj" de la NBA: nordokcidenta (verde), sudokcidenta (purpure) kaj pacifika (blue) formas la okcidentan "konferencon", atlantika (ruĝe), centra (oranĝe) kaj sudorienta (flave) la orientan. Kvadratoj markas la lokon de la kluboj.
Kobe Bryant defendante kontraŭ LeBron James en februaro 2016, en ludo inter Los Angeles Lakers kaj Cleveland Cavaliers

La ligo estis fondita en Novjorko la 6-an de junio 1946 kiel la Basketball Association of America (Korbopilkada Asocio de Ameriko) en la aŭtuno de 1949 post kunigo kun la rivala ligo "National Basketball League". La ĉefsidejo lokiĝas en la nubskrapulo Olympic Tower en centra Manhatano, Novjorko.

Ekde la ludjaro 2004-05 ĝi estas formita de 30 teamoj, dividitaj en du asocioj, nomataj "konferencoj", la Okcidenta kaj la Orienta, kiuj siavice estas dividitaj en ses divizioj el po 5 teamoj (vidu la grupiĝojn sur la mapo sube dekstre).

Ĉampionoj

redakti

La historie plej ofte venkinta teamo estas la Boston Celtics kun dek sep ĉampionadoj, sekvata de Los Angeles Lakers kun dek ses. La ludisto kun plej multaj ĉampionecoj estas Bill Russell kun dek unu ĉampionecoj en dek tri jaroj. La ludisto kun plej multe da poentoj estas Kareem Abdul-Jabbar kun 38 387 poentoj en dudek jaroj. La ludisto kun pli da individuaj premioj estas Michael Jordan.

La ĉampiono de la sezono 2023/24 estas la kalifornia teamo Boston Celtics.

Listo de ĉampionecoj

redakti
TeamojVenkintoVicĉampionoTotaloJaroj venkintaJaroj vicĉampiono
Boston Celtics185231957, 1959, 1960, 1961, 1962, 1963, 1964, 1965, 1966, 1968, 1969, 1974, 1976, 1981, 1984, 1986, 2008, 20241958, 1985, 1987, 2010, 2022
Los Angeles Lakers (antaŭe Minneapolis Lakers)1715321949, 1950, 1952, 1953, 1954, 1972, 1980, 1982, 1985, 1987, 1988, 2000, 2001, 2002, 2009, 2010, 20201959, 1962, 1963, 1965, 1966, 1968, 1969, 1970, 1973, 1983, 1984, 1989, 1991, 2004, 2008
Golden State Warriors (antaŭe Philadelphia/San Francisco Warriors)75121947, 1956, 1975, 2015, 2017, 20181948, 1964, 1967, 2016, 2019, 2022
Chicago Bulls6061991, 1992, 1993, 1996, 1997, 1998
San Antonio Spurs5161999, 2003, 2005, 2007, 20142013
Philadelphia 76ers (antaŭe Syracuse Nationals)3691955, 1967, 19831950, 1954, 1977, 1980, 1982, 2001
Detroit Pistons (antaŭe Fort Wayne Pistons)3471989, 1990, 20041955, 1956, 1988, 2005
Miami Heat3472006, 2012, 20132011, 2014, 2020, 2023
New York Knicks2681970, 19731951, 1952, 1953, 1972, 1994, 1999
Houston Rockets2241994, 19951981, 1986
Cleveland Cavaliers14520162007, 2015, 2017, 2018
Atlanta Hawks (antaŭe St. Louis Hawks)13419581957, 1960, 1961
Washington Wizards (antaŭe Baltimore/Washington Bullets)13419781971, 1975, 1979
Seattle SuperSonics/Oklahoma City Thunder13419791978, 1996, 2012
Portland Trail Blazers12319771990, 1992
Milwaukee Bucks2131971, 20211974
Dallas Mavericks12320112006, 2024
Baltimore Bullets (malfondita en 1954)1011948
Sacramento Kings (antaŭe Rochester Royals)1011951
Toronto Raptors1012019
Phoenix Suns0331976, 1993, 2021
Utah Jazz (antaŭe New Orleans Jazz)0221997, 1998
Brooklyn Nets (antaŭe New Jersey Nets)0222002, 2003
Orlando Magic0221995, 2009
Chicago Stags (malfondita en 1950)0111947
Washington Capitols (malfondita en 1951)0111949
Indiana Pacers0112000