Nanjan

departemento-ranga urbo en Henano, Ĉinio

Nanjan, per simpligita ĉina skribo 南阳, per tradicia ĉina skribo 南陽 per pinjino Nányáng estas prefektujnivela milionurbo en provinco Henano en Ĉina Popola Respubliko. Ĝia historia loknomo estis Van (宛). La aktuala loknomo signifas: sudo-suno, komprenu: la suda flanko de monto, aŭ la norda flanko de rivero.

Nanjan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 473000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 713 112  (2020) [+]
Loĝdenso 366 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 0′ N, 112° 32′ O (mapo)32.99871112.52921Koordinatoj: 33° 0′ N, 112° 32′ O (mapo) [+]
Alto 131 m [+]
Areo 26511,48 km² (2 651 148 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Nanjan (Ĉinio)
Nanjan (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Nanjan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nanyang [+]
vdr
Riverborda panoramo

Demografio

redakti

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 2 906 548 homoj.

Geografio

redakti

La milionurbo situas laŭ ambaŭ bordoj de rivero en baseno sur areo 26 509 km² averaĝe 131 metrojn super la marnivelo (sed varias la alteco inter 72-2213 m), dum Nanjan administras 12 distriktojn kaj 1 distriktonivelan urbon. Ĝengĝoŭo troviĝas 221, Vuhano 314, ĉefurbo Pekino 844, Ŝanhajo 862 km laŭ [1].

Historio

redakti

Ĉi tiuj areoj estis loĝitaj ekde la antikvaj tempoj, pluraj regnoj estiĝis dum la historio. Dum la dua mondmilito ankaŭ tiun areon okupis la japanoj, sed poste la ĉinoj repuŝis ilin.

Ekonomio

redakti

La agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio, la brutaro dominas, sed gravas la vin- kaj tabakproduktadoj. La rivero donas fiŝojn. En la areo naftokampoj troviĝas.

Edukado

redakti

Universitato, pluraj altlernejoj kaj institutoj funkcias en la prefekturbo.

 
Stacidomo

Trafiko

redakti

Nanjan estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, krome flughaveno servas. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

redakti

La klimato estas modera kaj humida subtropika klimato (Cwa) kun fortaj musonaj influoj. La jara averaĝa temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 11-21 °C. Jare averaĝe pluvas 793 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ol duono de la jara pluvokvanto okazas de junio ĝis aŭgusto.

Vidindaĵoj

redakti
  • preĝejoj
  • geologia parko
  • muzeo

Eponimoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans
Bildoj pri Nanjan
 
Muzeo
 
Malnova templo
 
Pagodo