Modisto
persono, kiu desegnas, faras aŭ adaptas laŭmendajn vestaĵojn por viroj kaj virinoj
Modisto estas metiisto, kiu faras vestaĵojn laŭmende. Modisto laboras kun malpezaj vestaĵoj, kiel roboj, bluzoj, manteloj, ĉapeloj, ktp. La profesio estas plejparte de virinoj kaj por virinoj. Aktuale la profesio en multaj landoj preskaŭ malaperis.