Moabit

Moabit estas kvartalo ekde 2001 en la urbodistrikto Mitte, en centra Berlino (Germanio). Antaŭ la Germana reunuigo, ĝi estis parto de Okcidenta Berlino. Ekde 1920 ĝis la administra reformo de Berlino en 2001, Moabit estis la nomo de pli malvasta urbodistrikto Tiergarten, kies loĝantoj estis tradicie laboristoj, do malpli riĉaj civitanoj, kaj multaj el ili estis engaĝitaj socialistoj. La areo de la loĝloko Moabit estas komplete ĉirkaŭata de akvovojoj kaj kanaloj, interalie de la rivero Spree, do teknike ĝi estas insulo - la artefarita insulo per 26 pontoj estas ligata al la ĉirkaŭa urba areo. La loko estis loĝata ekde 1685, kaj en 1861 ĝi iĝis parto de la ampleksiĝanta urbo Berlino. La teritorio de la nuna kvartalo en horloĝa direkto norde limas je la kvartalo Wedding, oriente al la pli malvasta kvartalo Mitte (la sola najbara areo kiu ĝis la Germana reunuigo de 1990 situis en Orienta Berlino kaj do en GDR), sude al la kvartalo Tiergarten kaj kvartaleto Hansaviertel de kompare modernaj pluretaĝaj domoj, kaj okcidente al la kvartaloj Charlottenburg kaj Charlottenburg-Nord, partoj de la nuna urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf.
| Moabit | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urboparto de Berlino (1861–) | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Federacia lando kaj urbo | |||||
| Distrikto | Mitte | ||||
| |||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 77 344 (2016) [+] | ||||
| Loĝdenso | 10 019 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 52° 32′ N, 13° 20′ O (mapo)52.533313.3333Koordinatoj: 52° 32′ N, 13° 20′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 40 m [+] | ||||
| Areo | 7,72 km² ( 772 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Laŭ la stato de 2016 en la kvartalo vivis 77 344 loĝantoj sur areo de 7,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 019 loĝantoj/km².
Nomo
redaktiLa origino de la nomo "Moabit" estas spurebla reen al la unuaj loĝantoj de ĉi tiu regiono, la hugenotoj. La francaj luteranaj religiaj rifuĝintoj nomis sian novan setlejon "terre de Moab" (lando de Moabo), aludante al la Malnova Testamento, ĉar ili trovis rifuĝon ĉi tie same kiel la antikva izraelido Elimeleĥ kaj lia familio trovis rifuĝon en la antikva lando Moabo. Pliaj supozoj sugestas, ke la nomo "Moabit" povus deveni moke de "la terre maudite" (malbenita tero) pro ĝia sabla grundo.[1] Ankoraŭ pliuaj, parte fantaziaj hipotezoj, ke la hugenotaj setlantoj, seniluziigitaj pro la malsukceso de siaj morusujoj plantitaj sur la sabla brandenburgia grundo, elektis ĝin laŭ la biblia lando Moabo pro ĝia dezerteca aspekto[2] aŭ la nomo devenas de la slava vorto moch (signifanta 'musko'), estas konsiderataj neteneblaj.[3] Alia, same fantazia teorio asertas, ke la hugenotoj nomis la areon "mon habit", kio laŭdire estas mallongigita versio de "mon habitation", kiu povas esti tradukita kiel "mia loĝloko".
Referencoj
redakti- ↑ Valentin Heinrich Schmidt, Valentin Friedrich Schnakenburg: Beschreibung der königlichen Residenzstädte Berlin und Potsdam' ("Priskribo de la Reĝaj Loĝejaj Urboj Berlino kaj Potsdamo"). Volumo 1, eldonejo Nicolai, Berlino 1769, paĝo 58;
- ↑ Hans-Gert Kramer, Günter Linde: Sprachen die Neandertaler Englisch, Aufbau Taschenbuch Verlag, Berlino 1993, ISBN 3-7466-8003-4, paĝo 200.
- ↑ Paul Ortwin Rave (enkonduko); Irmgard Wirth (red.): Die Bauwerke und Kunstdenkmäler von Berlin. Bezirk Tiergarten ("La konstruaĵoj kaj artaj monumentoj de Berlino. Distrikto Tiergarten"), eldonejo Gebr. Mann, Berlino 1955, paĝo 20.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la urbodistrikto Mitte (germane)



