Mezeo

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 2 okt. 2023.

Mezeo (el la turka meze, en araba: مزة; greka μεζές mezés, pl. μεζέδες mezedes; bulgara, en serba lingvo мезе kaj en rumana lingvo mizilic), en la kuirarto de la oriento de la Mediteraneo kaj de la Mezoriento, estas selekto de diversaj antaŭmanĝaĵoj, kiuj ofte estas servataj kun alkohola trinkaĵo, kiel la rako en Turkio aŭ la uzoo en Grekio.[1]

Plado el mezeo turka.

En la kuirarto de Israelo, Jordanio, la Palestinaj Teritorioj, SirioLibano ĉi tiu manĝaĵo kutime estas servata kiel parto de multaj aliaj manĝaĵoj al kiu oni dediĉas sufiĉe da tempo por la ellaborado. La vorto meze venas el la persa lingvo, la persa vorto مزه mazze signifas gusto kaj ĝi venas el la verbo مزیدن mazzidan tio estas gustigi.[2]

La popularaj mezeoj estas servataj akompanataj de rako kaj inter la plej konataj enhavas: la melongenojn, tomatojn, kukumojn, freŝajn cepojn, blankan turkan fromaĝon, kiu similas al la greka feta-fromaĝo, la tomatojn kaj kapsikojn farĉitajn per rizo ktp.

Referencoj

redakti
  1. Alan Davidson, The Oxford Companion to Food, Oxford University Press, 1999, pp. 500-501
  2. Oxford English Dictionary, online version, June 2011