Metisoj

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 27 aŭg. 2024.

La Metisoj (angle kaj france Métis, el la franca métis, el hispana "mestizo" kaj/aŭ de ĝia latina deveno: miksato, kie ĝi tipe signifas »iu kun devenoj el homoj malsame rasigataj«) estas etno vivanta en Kanado, konsistante el la mestizaj gefiloj de membroj de la Unuaj Nacioj (aparte krioj kaj aniŝinabekoj) kaj de eŭropanaj (plejparte franckanadaj) setlistoj.

Metisoj
Flago
etno
nordamerikaj indianoj • Indiĝenaj popoloj en Kanado
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
A Métis man and his two wives, circa 1825-1826.jpg
Pentraĵo de ĉ. 1825-1826

Metisoj estas konsiderataj aparta etno en Kanado iom samkiel mestizoj en latinameriko. Ili plejparte parolas la anglan aŭ la francan, sed ankaŭ ekzistas rimarkinda metisa lingvo, la miĉifa, kiu estas unika mikslingvo de la franca kaj la kria.

La Metisoj havas propran kulturon. La teraj reklamoj de la Metisoj kaŭzis la kreon de la provinco Manitobo kiam la Nordokcidentaj Teritorioj aneksiĝis al Kanado.

Eksteraj ligiloj

redakti