Mensa sporto
Menssporto estas lerteco-ludo bazita sur intelekta kapablo, ne fizika.
| Mensa sporto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| agility sport • intelekta konkurso • speco de sporto | |||||
| |||||


Pensludoj diferencas de hazardludoj, kiuj ĉefe postulas bonŝancon, aŭ sportludoj, kiuj ankaŭ postulas fizikan agadon. Aldone al profunda pensado, tiaj ludoj ankaŭ postulas koncentriĝon kaj paciencon.
La termino ankaŭ inkluzivas mensan kalkulon aŭ memorajn disciplinojn kiel prezentite en internaciaj konkursoj kiel ekzemple la Monda Pokalo pri Mensa Kalkulo (okazanta dujare ekde 2004) kaj la Monda Ĉampioneco pri Memoro (okazanta ĉiujare ekde 1991). [1]
Aldone al tabulludoj kaj kartludoj, aliaj disciplinoj, kiuj ankaŭ estis priskribitaj kiel menssportoj, inkluzivas rapidlegadon, konkurencan programadon, kaj cibersekurecajn militludojn.
La mensaj sportoj estas organizitaj en la Internacia Asocio de Mensaj Sportoj.
Pensludo estas unu el la plej bonaj manieroj disvolvi penskapablojn dum amuziĝo . La ludoj estas "cerbaj ekzercoj" kaj disvolvas diversajn penskapablojn:
- Provo kaj eraro - la kapablo lerni aŭ kompreni el sperto
- La kapablo respondi rapide kaj sukcese al novaj situacioj
- La kapablo uzi logikon por solvi problemojn
- La kapablo akiri scion kaj apliki ĝin per pensado kaj logiko
La plej fama pensludo estas ŝako, sekvata de briĝo, same kiel la ludoj damludo, reverso, terminalo, ktp. Ludoj de ĉi tiu tipo, en kiuj ne estas elemento de bonŝanco, nomiĝas abstraktaj strategiaj ludoj.
"Ludo estas amuza, sed ĝi ne estas la malo de seriozeco" - Homo ludens de Johan Huizinga.
Referencoj
redakti- ↑ "The Mind Sports Olympiad Supplements", July–August 1997.
Vidu ankaŭ
redakti- Internacia Matematika Olimpiado
- Internacia Olimpiado de Informadiko
- Internacia Scienca Olimpiado
- Listo de Goaj organizaĵoj
- Listo de mondaj ĉampionecoj en mensaj sportoj
- Monda Ŝaka Ĉampioneco
- Mondaj Briĝaj Ĉampionecoj
- Triktrako Monda Ĉampioneco
- Monda Xiangqi Ĉampioneco
- Mondaj Memoraj Ĉampionecoj
- Ekstrema Memora Turniro
- Monda Enigma Ĉampioneco
- Monda Ĉampionecoj pri la kubo de Rubik
- Monda Sudoku Ĉampioneco
- Monda Quizzing Ĉampioneco
- Mensa Mensaj Ludoj

