Marvin Hamlisch
Marvin Frederick HAMLISCH (naskiĝis la 2-an de junio 1944 en Novjorko, Novjorkio; mortis la 6-an de aŭgusto 2012 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona komponisto. Li estas konsiderata unu el la plej sukcesaj muzikaj kaj filmaj komponistoj de la 20-a jarcento. Li estas unu el la malmultaj artistoj, kiuj gajnis premiojn Emmy, Grammy, Oskaro kaj Tony. Li kaj komponisto Richard Rodgers estas la solaj homoj, kiuj gajnis tiujn premiojn kaj Premion Pulitzer (PEGOT). [1]
Liaj verkoj estis uzitaj en filmo kaj teatro de la 1960-aj jaroj ĝis la frua 21-a jarcento. Li komencis sian karieron en 1964 kiel pianisto en la muzikalo Funny Girl, kun Barbra Streisand kiel ĉefrolulo. En la 1990-aj jaroj, li estis la muzika direktoro kaj aranĝisto por ŝia koncertturneo, kaj poste ankaŭ direktis plurajn poporkestrojn.
Hamlisch, kiu devenis de juda familio de viena origino, lernis ludi la pianon en frua aĝo kaj estis konsiderata mirinfano. Kiel adoleskanto, li donis koncertojn ĉe la Urbodomo. Li poste studis ĉe la Juilliard Lernejo. Post kiam Sam Spiegel aŭdis lin ludi la pianon ĉe festo, li komisiis lin komponi sian unuan filmmuzikon (por The Swimmer, 1966). Li poste translokiĝis al Los-Anĝeleso por esti pli proksime al la studioj. Liaj adaptoj de la ragtimaj komponaĵoj de Scott Joplin, kiujn li verkis por la filmo The Sting el 1973, atingis vastan rekonon.[2][3]
Inter aliaj, li komponis la muzikon por A Chorus Line, gajninto de la Pulitzer-premio kaj naŭ Tony-premioj, kiu havis pli ol 6 000 prezentojn sur Broadway inter 1975 ĝis 1990 kaj estis, ĝis 2011, la plej longdaŭre prezentita muzikalo en la historio.[4]
Referencoj
redakti- ↑ . These fifteen people have won an Emmy, Grammy, Oscar and Tony–here's who could achieve EGOT status next (February 21, 2019). Alirita 2020-05-02 .
- ↑ Marvin Hamlisch Biography (1944- ). Alirita November 25, 2008 .
- ↑ "Marvin Hamlisch biography Arkivigite je 2020-05-09 per la retarkivo Wayback Machine". Turner Classic Movies. Retrieved April 2, 2009.
- ↑ Cerasaro, Pat (July 22, 2010). "InDepth Interview Marvin Hamlisch". BroadwayWorld.
Eksteraj ligiloj
redakti- Marvin Hamlisch ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Marvin Hamlisch ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Marvin Hamlisch: What He Did For Love — plena video de biografia filmo hce PBS.org
- PBS article
- Marvin Hamlisch and the Pittsburgh PopsArkivigite je 2015-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- www.marvinhamlisch.us — Official site
- Marvin Hamlisch intervjuo en BBC Radio 4 Desert Island Discs, la 9-a de decembro 1983

