Martin Weinek

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Martin WEINEK (30-a de junio 1964 en Leoben, Steiermark, Aŭstrio) estas aŭstra teatra kaj filma aktoro kaj reĝisoro, entreprenisto kaj vitkultivisto. Li ludas rolon de inspektoro Kunz en la televida serio Kommissar Rex.

Martin Weinek
Martin Weinek (dekstra) kun Kaspar Capparoni kaj Denise Zich
Martin Weinek (dekstra) kun Kaspar Capparoni kaj Denise Zich
Persona informo
Naskiĝo 30-a de junio 1964
en Leoben, Steiermark, Aŭstrio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo vinkultivisto
aktoro
reĝisoro
televida aktoro
teatra aktoro
filmaktoro
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Weinek studis aktoradon de 1983 ĝis 1986 ĉei Prof. Peter P. Jost, ekde 1986 laboris li en Theater Gruppe 80 en Vieno kaj ricevis sian unua filman rolon en Nachsaison, kie li aperigis liftserviston.

Li ludis en 1987 en Ruhrfestspiele en Recklinghausen, sub reĝisorado de Georg Mittendrein en Der Lechner Edi schaut ins Paradies, kaj mueliston en filmo Müllomania sub reĝisorado de Dieter Berner. Li aniĝis al Jura Soyfertheater Wien (1988-1989) kaj al aliaj teatroscenoj, ankaŭ eĉ kiel reĝisoro, en la dramaturgio kaj produktado art-gvidis li de 1990 ĝis 1991 la Urban Teatron de Hernals.

Intertempe Weinek pli kaj pli aktiviĝis en filmoj kaj televido, ekzemple en 1989 en la sesparta televida serio Calafati Joe.

Li kaj lia edzino Eva -kiu studis teatran sciencon kaj laboris kiel dramaturgino - agadas kiel vinkultivistoj. Ili komencis en 1993 kiel hobivinistoj kaj kultivas ĉe Heiligenbrunn tri hektarojn da vinbero.

Filmo kaj televido

redakti
  • 1989: Calavati Joe (televida serio)
  • 1999-2004, 2008- : Kommissar Rex (televida serio)
  • 2004: Silentium
  • 2005: Grenzverkehr
  • 2006: Unter weißen Segeln
  • 2007: Die Rosenheim-Cops

Eksteraj ligiloj

redakti