Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lilian Thuram.

Marcus Thuram (naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1997 en Parmo, Italio) estas franca futbalisto.

Marcus Thuram
Persona informo
Naskonomo Marcus Lilian Thuram-Ulien
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1997 (1997-08-06) (29-jaraĝa)
en Parmo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Lilian Thuram Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Khéphren Thuram (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (avanulo) en la
vdr

Ekde la jaro 2020 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li inter alie kunkonkuris en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kie la franca teamo duonfinale malvenkis kontraŭ la hispana teamo kaj akiris la trian lokon. En somero 2026 li ankaŭ partoprenas kadre de la nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado. Krome li ekde 2023 apartenas al la unua vira teamo de la klubo Inter Milano.