Macklemore

usona repisto

Macklemore [ ˈmæk.ləˌmɔːɹ ] (naskita la 19-an de junio 1983 en Seatlo, Vaŝingtonio ; vera nomo Benjamin "Ben" Hammond Haggerty, antaŭe konata kiel Professor Macklemore) estas usona repisto el Seatlo. Li famiĝis en 2011 kiel unu duono de la duopo Macklemore & Ryan Lewis. [1] Li poste daŭrigis sian karieron kiel soloa artisto.

Macklemore
Persona informo
Macklemore
Naskonomo Benjamin Hammond Haggerty
Naskiĝo 19-an de junio 1983 (1983-06-19) (42-jaraĝa)
en Seatlo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Garfield High School (en) Traduki
Nathan Hale High School (en) Traduki
Ŝtata Kolegio Evergreen
Santa Fe University of Art and Design (en) Traduki
Seattle Central College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Macklemore
Infanoj 3
Profesio
Alia nomo Macklemore vd
Okupo repisto
aktivulo
komponisto
kantoverkisto
kantisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2000– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian solokarieron en 2000. Ĝis majo 2013, li publikigis unu miksaĵbendon , tri EP-ojn, kaj du albumojn sen subteno de grandeldonejo. Lia muzikfilmeto por " Thrift Shop " fariĝis tre populara ĉe YouTube, kun pli ol 1 miliardo da spektoj; en Usono, la unuopaĵo atingis la unuan lokon en la Billboard Hot 100 , vendante pli ol 7 milionojn da kopioj. Ĉi tio markas la unuan fojon ekde 1994, ke kanto atingis la unuan lokon en la usonaj furorlistoj sen ia ajn subteno de grandeldonejo.

Albumoj

redakti
  • The Language of My World (2005)
  • The Heist (2012)
  • The Unplanned Mixtape (2011)
  • The Vs. EP & The Vs. Redux (2009)
  • Open Your Eyes (2000)
  • This unruly mess iv'e made (2016)
  • Gemini (2017)

Referencoj

redakti
  1. "Macklemore and Ryan Lewis's "Can't Hold Us" Makes Hot 100 History". Billboard.

Eksteraj ligiloj

redakti