Lukumo (turke lokum, greke λουκούμι, bulgare локум, france loukoum) estas tre dolĉa frandaĵo, kiu estas populara en Turkio, Kipro, kaj en la balkanaj landoj kiel Grekio kaj Albanio.

Lukumo

La frandaĵo ĉefe konsistas el sukero, fruktoj, ĝelo kaj iom da nuksoj (tipe, aveloj, migdalojpistakoj) kaj kokoso kaj povas havi diversajn kolorojn.

Elmontro de lukumoj en Istanbulo