Luc Luycx
Luc LUYCX (nederlanda prononco: [ˈlyk ˈlœy̯ks]; 11a de aprilo 1958) estas belga desegnisto, nome la desegnisto de la komuna flanko de la Eŭro-moneroj.[1][2][3]
| Luc Luycx | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de aprilo 1958 (68-jaraĝa) en Aalst |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Okupo | |
| Okupo | skulptisto dezajnisto |
| Verkoj | Eŭro-moneroj |
Luycx estas komputil-inĝeniero kaj medalisto. Li naskiĝis en Aalst, Belgio, kaj poste loĝis en Dendermonde. Luycx laboris por la Reĝa Belgia Monstampejo.[4] Li desegnis la Eŭro-monerojn en 1996. Lia subskribo sur ĉiuj eŭro-moneroj estas videbla kiel du literoj L kunkonektitaj (LL). Sur la monero de 2 €, tio estas videbla sub la O de la vorto EURO en la komuna flanko.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Euro coins - European Commission Alirita la 12an de novembro 2019.
- ↑ Euro Designer Luc Luycx Alirita la 12an de novembro 2019.
- ↑ Foto de Luc Luycx Alirita la 12an de novembro 2019.
- ↑ The designer of the euro coins Luc Luycx Alirita la 12an de novembro 2019.

