Lida
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lida (stacidomo). |
Lida (beloruse Ліда, ruse Лида) estas urbo en Hrodna regiono de Belorusio. Aŭtomobilvoja kaj fervoja nodo al Vilnuso, Baranaviĉi, Hrodna, Maladzeĉna. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 103 262 loĝantoj sur areo de 45,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 255 loĝantoj/km². Inter la loĝantoj estas pliparte belorusoj, sed ankaŭ 40 % poloj kaj 15 % rusoj.
| Lida | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo de distrikta signifo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 231300 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 103 262 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 255 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 53° 54′ N, 25° 18′ O (mapo)53.89555555555625.295833333333Koordinatoj: 53° 54′ N, 25° 18′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 158 m [+] | ||||
| Areo | 45,786881 km² ( 457 8.6 881 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||
Historio
redaktiPost la tria dispartigo de Pollando en 1795 la urbo estis enkorpigita al Rusio. Dum la okupacio de baltaj ŝtatoj unua soveta trajno alvenis de Lida al Vilno sur nova fervoja trako kun plilarĝigita ŝpuro (laŭ la pola dummilita revuo "Wieści Polskie", 6.08.1940)
Partneraj urboj
redakti- Koszalin en Pollando
- Tempelhof-Schöneberg, urbodistrikto de Berlino, Germanio
Ekonomio
redaktiEn la urbo situas entreprenoj de maŝinkonstruado, nutraĵproduktado, kemiaĵproduktado, lignoprilaboro, konstruaĵproduktado. En la urbo estas 2 gastejoj. Lida estas turisma centro de nacia nivelo.
Edukado, kulturo
redaktiEn la urbo estas 14 mezlernejoj, gimnazio, liceo, koleĝo, muziklernejo, 2 profesiaj lernejoj. Lida historia-arta muzeo. Popola teatro. Kinejo. En la urbo konserviĝas mezepoka kastelo.



