Libio Severo
Libio Severo aŭ Libius Severus Serpentius estis romia senatano kaj okcidenta imperiestro el la 19-a de novembro 461 ĝis sia morto. Li ne estis agnoskita de la orienta kortego nek de Marcelino, guberniestro de Dalmatio, kiu estis lojala al sia antaŭulo Majoriano (420-461).
| Flavius Libius Severus Serpentius Augustus (420-465) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Bildo de la Romia Imériestro Libio Severo.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Libius Severus | |||||
| Naskiĝo | 420 en Lukanio, Romia Imperio | ||||
| Morto | 25-a de septembro 465 en Romo, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Originoj kaj supreniro al la trono
redaktiSenatano origine el Lukanio, li estis unu el la lastaj okcidentaj romiaj imperiestroj, malhavante efikan potencon kaj nekapabla solvi la multajn kaj gravajn problemojn, kiuj turmentis la imperion. Fontoj priskribas lin kiel pian kaj religieman viron.
Post la morto de imperiestro Majoriano (7-a de aŭgusto, 461), murdita de la okcidenta "magister militum" ("militestro) Flavio Ricimero, sekviĝis lukto por la elekto de la nova okcidenta imperiestro, implikante Ricimeron, la orientan imperiestron Leonon la 1-an, kaj la vandalan reĝon Genseriko. Ricimero volis meti malfortan, kontrolantan imperiestron sur la okcidentan tronon: liaj barbaraj originoj malhelpis lin preni la tronon por si mem.
Genseriko kidnapis la edzinon kaj filinojn de Valentiniano la 3-a (Licinia Eudoksia (422-493), Placidia (438-478) kaj Eŭdoksia (439-474) dum la Prirabo de Romo (455) kaj edzigis sian propran filon Hunerikon (415-484) al Eŭdoksia, tiel kuniĝante al la imperia familio. La kandidato de Genseriko por la okcidenta trono estis Anicio Olibrio, kiu edziĝis kun alia filino de Valentiniano, Placidia, kaj tial estis "membro de la familio".
Por tiu celo, li premis ambaŭ imperiojn per plurfojaj atakadoj al Italio kaj Sicilio, asertante ke la packontrakto subskribita kun Majoriano jam ne estis deviga. Ricimero, agante sendepende, sendis ambasadon al Genseriko, postulante ke li respektu la traktaton, dum la orienta imperiestro, kun dua ambasado, negocis la ĉesigon de la atakoj kaj la revenon de la edzino kaj filinoj de Valentiniano.
Ricimero, tamen, decidis ignori la kandidaton de Genseriko kaj metis Libion Severon sur la tronon, eble elektitan por plaĉi al la itala aristokrataro. Ricimero elektis lin imperiestro fare de la Senato la 19-an de novembro 461, en Raveno (Severo poste estis agnoskita de la Romia Senato, kiel kutime).
Regado
redaktiSevero alfrontis multajn malfacilaĵojn dum sia regado, inter ili la mankon de rekono de sia potenco kaj la maloportunan ĉeeston de Ricimero.
Enlanda Politiko
redaktiUnu el la unuaj agoj de Severo (Novella Severi 1, 20-an de februaro 463) estis nuligi severan leĝon pasigitan de lia antaŭulo Majoriano kontraŭ la eklezia hierarkio. Eblas, ke ĉi tiu favorado pri la deziroj de la Eklezio estis la origino de lia reputacio kiel religia viro.
Alia leĝo de Severo (Novella Severi 2, 25-a de septembro 465) ankaŭ ŝajnas favorigi la potenculojn, eliminante la eblaĵon por kolonianoj liberigi siajn filojn de servo sub la grandaj terposedantoj de la itala aristokrataro.
Konsiderante la fakton, ke Severo verŝajne ekloĝis en Romo (lia unua pluviva leĝo estis promociita en la urbo). Estas penseble, ke li sukcesis akiri la subtenon de la senatana aristokrataro kaj la romia eklezia hierarkio.
Konfliktoj kun la Provincoj
redaktiLa Okcidenta Romia Imperio jam ne plu eĉ nominale regis sur kelkaj el la antikvaj imperiaj provincoj: Britanio estis forlasita, Afriko estis konkerita de la Vandaloj, kaj Hispanio de la Visigotoj. La areo sub la kontrolo de Libio, tamen, estis eĉ pli limigita, ĉar lia nomumo ne estis agnoskita en kelkaj provincoj regitaj de la subtenantoj de Majoriano, kiel ekzemple Gaŭlio sub Egidio kaj Dalmatio sub Marcelino, kiu rifuzis obei lin.
Eĉ la orienta imperiestro, Leono la 1-a, ne rekonis lin, tiom ke historiistoj ligitaj al la orienta areo, Marcelino Komeso kaj Jordaneso, karakterizis lin kiel uzurpanton, kiu transprenis la tronon de la Okcidento.
Timante ke Marcelino marŝos kontraŭ li, Severo petis la Orientan Imperiestron interveni: Leono la 1-a sendis Filarkon kiel ambasadoron[1], malinstigante Marcelinon de lia atako. Ĉi tiu epizodo, tamen, estas signo de la proksima kunlaboro kiu disvolviĝis inter Marcelino, kiu nominale servis la Okcidentan Imperiestron, kaj Leono, Imperiestro de la Oriento, kaj tiel pri la forigo de Ilirio el la influosfero de la Okcidenta Imperio.
Severo respondis al la malobeo de Egidio nomumante novan "magister militum" (kamandanton) per Gaŭlio, lian subtenanton Agripinon. Agripino estis akuzita pri ŝtatperfido fare de Egidio dum la regado de Majoriano. Trovita kulpa kaj kondamnita al morto, li estis savita, verŝajne danke al la interveno de Ricimero, kiu poste uzis lin kontraŭ Egidio.
Agripino turnis sin al la visigotoj kaj, kun ilia helpo, batalis kontraŭ Egidio kaj liaj frankaj aliancanoj, gvidataj de reĝo Ĉilderiko la 1-a. Por akiri ilian subtenon, en 462 Severo donis al la visigotoj aliron al la Mediteranea Maro, asignante al ili la urbon Narbono, efike apartigante Egidion de la resto de la imperio.
Inter la malmultaj oficialaj agoj de Libio Severo, eble la nomumo de Arvando kiel Pretoriana Prefekto de Gaŭlio en 464 devus esti inkludita. En 468, Arvando estus akuzita pri ŝtatperfido ĉar li provis akiri la purpuron kaj do li estis kondamnita al morto. La puno poste estis ŝanĝita al ekzilo kaj konfisko de lia posedaĵo laŭ la propeto de Sidonjo Apolinaro (469).
Efektive, do, la regado de Severo estis limigita nur al Italio, kvankam la morto de Egidio en 465 nelonge revenigis Gaŭlion sub la influosferon de la imperiestro. La rekonkero de Severo eble estis ligita al la mallonga monfarado en lia nomo ĉe Arelate.
La Dominado de Ricimero
redaktiRicimero estis la efektiva reganto dum la regado de Severo. Ekzistas moneroj de Severo, kiuj portas monogramon foje identigitan kiel tiu de Ricimero, kvankam ĝi verŝajne estas la monogramo de Severo.
Ricimero ankaŭ estis menciita en la legendoj pri kelkaj moneroj tuj post la imperiestroj, kvankam ĉi tiuj estis neoficialaj monfaradoj fare de subtenanto de Ricimero mem, la "praefectus urbi" (urba prefekto) Plotino Eustacio.
La regado de Ricimero estis tia, ke, registrante la malvenkon kaj morton de la alana reĝo Bergoro fare de barbara generalo de Severo (la 6-an de februaro 464, apud Bergamo), Marcelino Comes donas la reĝan dignon al Ricimero:
- Latine:
|
- Esperante:
|
Unu fonto, Kasiodoro, eĉ atribuas la morton de Severo, alie registritan kiel naturan de la fontoj, al veneniĝo ordonita de la potenca "magister militum".
Vandaloj
redaktiDum la regado de Severo, la vandalaj atakoj daŭris: Genseriko estis instigita de la deziro pri rabado, ĉar la preteksto estis la rifuzo doni la posedaĵojn de Valentiniano la 3-a, sed eĉ tiel li esperis meti Anicion Olibrion sur la tronon de la Okcidento.
Post tiuj ĉi invadoj, kelkaj membroj de la itala aristokrataro alproksimiĝis al la imperiestro por petegi lin pri repaciĝo kun la vandaloj. Severo elektis la patricion Taciano kaj sendis lin al la vandaloj, kiuj tamen malakceptis la pacproponon, resendante Tacianon sensukcese.
Rilatoj kun la Oriento
redaktiKvankam Severo ne estis agnoskita de la orienta imperiestro Leono la 1-a, la du kortegoj tamen konservis rilatojn, kiel pruvas la peto de Severo pri propeto ĉe Marcelino al la orienta imperiestro kaj la sendo de la ambasado de Filarko fare de ĉi-lasta.
Plia provo de repaciĝo inter la du kortegoj povas esti sugestita per la elekto de konsuloj, kiu, laŭ tradicio, okazis kiam ĉiu kortego nomumis unu el la du konsuloj por ĉiu jaro kaj agnoskis la alian.
Post preno de la konsuleco por 462 (la unua en kiu Severo estis imperiestro ekde januaro, sed ne estis agnoskita de la Oriento) kaj asignado de la konsuleco por 463 al influa membro de la romia senatana aristokrataro (Flavio Cecina Decio Bazilo, Pretora Prefekto de Italio de 463 ĝis 465), Severo konsentis ne nomumi la okcidentan konsulon por 464 kaj 465, sed akcepti ke ambaŭ nomumoj por tiu jaro estus faritaj de la orienta kortego.
Morto
redaktiLa detaloj pri la morto de Libio Severo estas necertaj: la versio plej vaste akceptita de modernaj akademiuloj estas, ke li mortis per natura morto en la aŭtuno de 465.
Estas malmulte da dubo pri la jaro, pro pasaĵo en la Getica de Jordaneso kiu atribuas nur tri jarojn da regado al Severo, sed estas ekstreme probable, ke tio estis eraro de la sesa-jarcenta historiisto. La Fasti vindobonenses priores listigas la daton de lia morto kiel la 15-an de aŭgusto, sed leĝo de Severo pluvivas, datita la 25-an de septembro, kiu tial ŝovus lian morton al aŭtuno, krom se tiu leĝo estus postmorta.
Fine, en la 6-a jarcento, Kasiodoro asertis, ke Severo estis perfide mortigita de Ricimero, per veneno, kaj en sia propra palaco. Tamen, tri jarojn post la morto de la imperiestro, la poeto Sidonio Apolinaro anstataŭe asertis, ke li mortis per natura morto. Notindas, ke Ricimero ne povis, laŭ nia nuna scio, havi ian ajn kialon elimini imperiestron, kiu fakte estis marioneto en liaj manoj, krom se Severo estis obstaklo al la repaciĝo de Ricimero kun Leono.[2]
Referencoj
redakti- ↑ Biblioteca enciclopedica italiana
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Itala Vikipedio.
| Antaŭe: Majoriano |
Romiaj imperiestroj 461 – 465 |
Poste: Antemio |


