Libera permesilo
Libera (aŭ malferma) licenco (aŭ permesilo) estas licenco, kiu permesas reuzi, modifi kaj redistribui kopirajtigitan verkon. Ĉi tiuj uzoj estas normale malpermesitaj de kopirajto, patento aŭ aliaj leĝoj pri intelekta propraĵo (IP). La termino larĝe kovras licencojn por libera enhavo kaj malfermfontajn licencojn, ankaŭ konatajn kiel licencoj por libera programaro. Libere licencitaj tekstaj, bildaj aŭ sonaj verkoj estas nomataj malferma enhavo, kaj programaro libera programaro. La ideo de liberaj permesiloj originis en la movado por libera programaro.[1]
| Libera permesilo | ||
|---|---|---|
| publika kopirajta permesilo | ||
| Komenco | 1980-aj jaroj vd | |

Libera licenco estas distingenda de licenclibereco/senlicenceco (d:Q1866665).[2]
malfermfonteca movado (d:Q7096419), libera kulturo (unuigita kiel libera kaj malfermkoda programaro, d:Q506883), kontraŭkopirajto, projektoj de la Fondaĵo Wikimedia, publikaj aktivulaj grupoj kaj piratpartioj estas ligitaj al liberaj kaj malfermaj licencoj.
Referencoj
redakti- ↑ . The Cultural Significance of free Software - Two Bits, p. 99. Duke University press - durham and london (2018). “Prior to 1998, Free Software referred either to the Free Software Foundation (and the watchful, micromanaging eye of Stallman) or to one of thousands of different commercial, avocational, or university-research projects, processes, licenses, and ideologies that had a variety of names: sourceware, freeware, shareware, open software, public domain software, and so on. The term Open Source, by contrast, sought to encompass them all in one movement.”.
- ↑ Open Definition 2.1 on opendefinition.org "This essential meaning matches that of “open” with respect to software as in the Open Source Definition and is synonymous with “free” or “libre” as in the Free Software Definition and Definition of Free Cultural Works."

