Li Qiang
Li Qiang (ĉine 李強 / 李强, pinjine: Lǐ Qiáng; naskiĝis la 23-an de julio 1959 en Rui'an (d:Q713357), provinco Ĝeĝjango) estas ĉina politikisto kaj membro de la 20-a Konstanta Komitato de la Politburoo de la Komunista Partio de Ĉinio ekde oktobro 2022. Antaŭe, li estis Partia Sekretario de la Ŝanhaja Municipo inter oktobro 2017 ĝis oktobro 2022. Li estas ĉefministro ekde marto 2023.[1]
| Li Qiang | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| 李强 | |||||
| Naskiĝo | 23-an de julio 1959 (66-jaraĝa) en Rui'an | ||||
| Religio | ateismo vd | ||||
| Lingvoj | ĉina vd | ||||
| Ŝtataneco | Ĉinio | ||||
| Alma mater | Centra Partia Lernejo de Komunista Partio de Ĉinio Ĝeĝjanga Agrikultura Universitato Honkonga Politeknika Universitato | ||||
| Partio | Komunista Partio de Ĉinio (1983–) | ||||
| Subskribo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kariero
redaktiLi naskiĝis en julio 1959 en Rui'an, provinco Ĝeĝjango. Li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en 1983. Li komencis sian politikan karieron kiel partia sekretario de Venĝou — la unua grava urbo en Ĉinio kiu iniciatis kaj efektivigis la reformon kaj malfermiĝon en 1978 kaj establis la unuajn privatajn kompaniojn. Li akiris MBA -gradon de la Politeknika Universitato de Honkongo.
Laŭ The Guardian (Aŭtuno 2022), Li Qiang kaj Prezidanto Xi Jinping havas preskaŭ dudekjaran rilaton. Kiam Xi estis partiestro de la provinco Ĝeĝjango, Li funkciis kiel lia stabestro kaj fakte ĉefa persona konsilisto de 2004 ĝis 2007.
De 2011 ĝis 2016, Li Qiang funkciis kiel vicsekretario de la Komunista Partio de Ĉinio de la Centra Komitato de la Provinca Ĝeĝjango kaj partisekretario de la provinca Politika kaj Jura Komisiono. Li funkciis kiel provinca guberniestro de Ĝeĝjango de 2013 ĝis 2016. Li estis anstataŭanto de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj partisekretario de la Provinca Komitato de Ĝjangsuo de 2016 ĝis 2017. De oktobro 2017 ĝis oktobro 2022, li estis membro de la 19-a Politika Buroo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj partisekretario de la Centra Komitato de Ŝanhajo. [2][3]
En sia rolo kiel partia sekretario, li respondecis pri la izolado en Ŝanhajo printempe de 2022 por enhavi la KOVIM-19-pandemion. Malgraŭ kritiko pri la organizado de la izolado, kiu kaŭzis publikan malkontenton,[4] Li, kiu estas konsiderata aliancano de la Ĝenerala Sekretario Xi Jinping, estis elektita al la 20-a Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Ĉinio la 23-an de oktobro 2022. [1]
En marto 2023, li fariĝis Ĉefministro de la Ĉina Popola Respubliko. Pro lia proksimeco al Xi kaj lia komerc-amikeca pragmatismo, ekzistas espero en komercaj rondoj, ke li penos moderigan influon sur Xi kaj antaŭenpuŝos plian malfermon de Ĉinio al eksterlandaj kompanioj. [5]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 "China's new head of government, Li Qiang, has Xi Jinping's ear", 12 March 2023.
- ↑ "李强同志简历", Xinhua News Agency, 2017-10-25.
- ↑ "李强兼任上海市委书记 韩正不再兼任", iFeng News, October 29, 2017.
- ↑ Chia, Kyrstal, "Xi in a Bind Over Who to Blame for Shanghai's Covid Outbreak", Bloomberg News, 28 April 2022.
- ↑ "China's No. 2 Is a Business Pragmatist and a Party Loyalist. Which Will Prevail?", The Wall Street Journal. (en-US)
Eksteraj ligiloj
redakti- Nova ĈM Li Qiang plu akcelas Zhejiang frakcio en CCP, Intelligence Online, 17a de marto, 2023 (postulas senpagan registriĝon)

