Legion of Merit

Usona milita honorigo

La ordeno Legio de Merito (angle Legion of Merit) estis iniciatinta la 20-an de julio 1942 pere de la kongreso de Usono. Temas pri altranga armea ordeno, kiu ne nur doniĝas al usonanoj, sed ankaŭ al eksterlandaj oficiroj kaj altrangaj personoj de publika atento. Krom la "medalo de honoro", la "Medal of Honor", temas pri la sola armea ordeno de Usono portata interalie per kola rubando.

Legion of Merit
honorigo
Organizanto Prezidanto de Usono Usona ministerio pri defendo
Lando Usono
Fondita en 20-a de julio 1942
vdr

Usonaj ordenoj kutime - malsame al multaj eŭropaj ordenoj - atribuiĝas nur en sola kategorio. Se la ordeno doniĝas al usonaj soldatoj, ĝi kutime atribuiĝas nur en la baza kategorio (legionisto, angle legionnaire). Se ĝi tamen doniĝas al soldatoj de eksterlandaj soldatoj aŭ al registaraanoj aŭ oficistoj de eksterlandaj ŝtatoj, ĝi kiel tutsola usona ordeno atribueblas en pli ol unu kategorioj, sume kvar: legionisto, oficiro, komandisto kaj ĉefkomandisto.

Iuj honorigitoj (elekto)

redakti

ordigite laŭ ŝtato

  • Peter Cosgrove, generalo (Aŭstralio)
  • Petr Pavel, generalo (Ĉeĥio)
  • Ĉiang Kai-ŝek, ĉefgeneralo (Ĉinio)
  • Wolfgang Altenburg, generalo (Germanio)
  • Raban Freiherr von Canstein, generalo (Germanio)
  • Karsten Ewert, ĝenerala kuracisto (Germanio)
  • Lutz Feldt, vicadmiralo (Germanio)
  • Friedrich Foertsch, generalo (Germanio)
  • Heinz S. Fuchs, ĝenerala kuracisto (Germanio)
  • Adolf Heusinger, generalo (Germanio)
  • Josef Kammhuber, generalo (Germanio), 1961
  • Bruno Kasdorf, generalleŭtenanto (Germanio), 2010
  • Johann Adolf Graf von Kielmansegg, generalo (Germanio), 1968
  • Harald Kujat, generalo (Germanio)
  • Klaus Naumann, generalo (Germanio)
  • Günther Rall‚ generalleŭtenanto (Germanio)
  • Ernst Rebentisch, ĝenerala kuracisto (Germanio)
  • Friedrich Riechmann, generalleŭtenanto (Germanio), 2005
  • Friedrich Ruge, vicadmiralo, inspektisto de la germana mararmeo kaj verkisto (Germanio)
  • Frank Schild, generalmajoro (Germanio)
  • Heinrich Schneider, oficiro (Germanio)
  • Wolfgang Schneiderhan, generalo (Germanio)
  • Volker Schwamborn, ĝenerala kuracisto (Germanio), 2005
  • Johannes Steinhoff, generalo (Germanio)
  • Günther Wenger, brigada generalo (Germanio)
  • Ralf Klewin von Fintel, majora leŭtenanto (Germanio), 2010
  • Wecih Barzani, generalo (Irako)

Eksteraj ligiloj

redakti