Le Cordon Bleu

kuirarta eduka institucio


La kordono bluaLa blua rubando (france Le Cordon Bleu [lə kɔʁdɔ̃ blø]; akronime konata kiel LCB) estas internacia reto de hotelservaj kaj kuirartaj lernejoj. Ĝi estas la la plej granda tia ĉeno en la mondo, kun 35 lernejoj sur kvin kontinentoj servantaj 20,000 studentojn ĉiujare. Ĝi fokusiĝas al la studado de hoteladministrado, gastronomio kaj kuirarto. [1]

Le Cordon Bleu
eduka institucio
Grande école Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1895 vd
Geografia situo 48° 50′ 17″ N, 2° 18′ 1″ O (mapo)48.83812.30041Koordinatoj: 48° 50′ 17″ N, 2° 18′ 1″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo Parizo
Le Cordon Bleu (Parizo)
Le Cordon Bleu (Parizo)
DEC
Map
Le Cordon Bleu
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio

redakti

La nomo de la lernejo devenas de la franca gurmana revuo La Cuisinière Cordon Bleu, kiun la ĵurnalistino Marthe Distel fondis en 1895, kaj en kiu la plej bonaj kuiristoj de la tempo publikigis receptojn kaj kuirartajn konsilojn. El ĉi tiuj publikaĵoj venis la ideo por la kuirlernejo Le Cordon Bleu, malfermita en Parizo la 14-an de januaro 1896, kune kun la kuiristo Henri-Paul Pellaprat. En la sekvaj jardekoj, la lernejo evoluis al la plej sukcesa elita lernejo en gastronomio tutmonde.

La unua filio de la lernejo eksterlande estis fondita en Londono en 1933. En 2010, ekzistis 30 lokoj en 15 landoj tutmonde kun pli ol 20 000 studentoj el 70 nacioj (aktuale de 2010). La prezidanto kaj ĉefoficisto de la École de Cuisine et de Pâtisserie Le Cordon Bleu estas André J. Cointreau.

Famaj eks-studentoj

redakti
  • Rachel Khoo
  • Gastono Akurio
  • Julia Child
  • Maria Bero
  • Yotam Ottolenghi
  • Linda Thom
  • Csaba dalla Zorza

Referencoj

redakti
  1. Oficiala retejo. Alirita la 27-an de decembro 2021 .

Eksteraj ligiloj

redakti