Larry Flynt

usona eldonisto

Larry Flynt /flɪnt/ (n. la 1-an de novembro 1942, en Lakeville, Kantono Magoffin, Kentukio  - m. la 10-an de februaro 2021, en Los-Anĝeleso) estis usona pornografia eldonisto, fondinto kaj posedanto de la revuo Hustler, kaj la estro de Larry Flynt Publications (LFP). [1]

Larry Flynt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1942 (1942-11-01)
en Salyersville
Morto 10-an de februaro 2021 (2021-02-10) (78-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Holivudaj Montetoj
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Althea Flynt (mul) Traduki (1976–1987) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 5
Okupo
Okupo eldonisto
ĵurnalisto
politikisto
aŭtobiografo
entreprenisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.larryflynt.com/
vdr

Dum sia vivo, li partoprenis en pluraj juraj bataloj rilataj al la Unua Amendo al la Usona Konstitucio kaj kandidatiĝis por prezidanto plurfoje. Li suferis pro dupolusa perturbo [2] kaj estis paralizita de la talio malsupren pro atenco en 1978. [3]

Politike, Flynt estis demokrato, kaj liaj revuoj pledis por miksaĵo de progresemo kaj libertarianisma liberalismo. Tamen, en 1984, li kandidatiĝis por prezidanteco de Usono kontraŭ Ronald Reagan.

Larry Flynt kreskis en malriĉeco en kampara Kentukio. Li administris striptizklubojn antaŭ ol fondi la polemikan porviran revuon Hustler. Aldone al pornografio, Hustler ankaŭ inkluzivis malrespektan satiron pri respublikanoj, la kristana dekstro kaj telepastroj, kio kaŭzis la jurajn problemojn de Flynt. Li estis jurpersekutita plurfoje, inkluzive de Jerry Falwell, kaj batalis kelkajn jurajn batalojn. Kelkaj vidas la sincerecon de Flynt kaj pretemon batali por la artikoloj de Hustler kiel signifajn por la usona parollibereco.

La 6-an de marto 1978, Flynt estis celo de atenco en Georgio. Sola pafanto poste estis arestita. La atenco lasis Flynt rulseĝ-malsana. [4][5]

En 1996, la vivrakonto de Flynt, kaj liaj juraj bataloj, estis portretitaj de Miloš Forman en la Oskar-nomumita filmo Larry Flynt, ĉefrolante Woody Harrelson. Flynt mem ankaŭ havis negravan rolon en la filmo, kiel juĝisto (li kondamnas pli junan version de si mem al 25 jaroj en malliberejo).

La amaskomunikila imperio de Flynt havas sian ĉefsidejon en Los-Anĝeleso, Kalifornio, kaj li mem loĝis en la kvartalo Bel Air. [6]

Flint estis aŭtoro de kvar libroj:

  • The Secret Life of Ronald Reagan (1984, Hustler Press).
  • An Unseemly Man, My Life as a Pornographer, Pundit and Social Outcast (1996, Dove Books)
  • Sex, Lies And Politics: The Naked Truth (2004, Kensington Books)
  • One Nation Under Sex (2011, Palgrave Macmillan)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti