Lago Der
Lago Der (france : Lac du Der) estas artefarita, baraĵa lago en Ĉampanjo kreita dum la jaroj 1960-1970, por reguligi la fluadon de rivero Sejno, sed en loko jam lag- kaj laget-abunda. Kun siaj 48 km², ĝi estas la plej granda artefarita lago en ĉeflanda Francio, laŭ surfaco sed ne laŭ volumeno[1].
| Lago Der | ||
|---|---|---|
| baraĵlago, situo de Reto Natura 2000 [+] | ||
| Lando | Francio | |
| Koordinatoj | 48° 34′ 57″ N, 4° 45′ 33″ O (mapo)48.58254.7591666666667Koordinatoj: 48° 34′ 57″ N, 4° 45′ 33″ O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 48 km² (4 800 ha) [+] | |
| Areo | 48 km² (4 800 ha) [+] | |
| Lago Der | ||

Nun la lago iĝis la ĉefa etap- kaj ripozejo de la migrantaj gruoj (de la specio Grus grus, griza gruo), kiuj sekvas la plej okcidentan migradovojon: tiu kiu kondukas la gruojn brediĝantaj en Svedio ĝis Ekstremaduro en Hispanio, traflugante, kaj etapante en Rügen kaj Hesio (Germanio), Woëvre, (Loreno, en Francio), Ĉampanjo, Brenne (centra Francio), Akvitanio (sudokcidenta Francio) kaj Aragono (Hispanio).
La rekorda abundo de tie samtempe paŭzantaj gruoj ĝis nun okazis la 13-an de novembro 2002: 63 218 gruoj leviĝantaj la saman matenon el la lago.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Lago Der Arkivigite je 2004-08-20 per la retarkivo Wayback Machine (franclingve)
- Gruaj migradoj Arkivigite je 2004-08-05 per la retarkivo Wayback Machine : TTT-ejo kie oni povas sekvi tagon post tago la nombran disvolviĝon de tiu migrado iren kaj reen (franclingve)



