La Zarra

kanada kantistino

La Zarra, realnome Fatima Zahra Hafdi (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1988 (nun 1988-08-25) en Montrealo) estas kanada kantistino. Ŝi reprezentis Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2023.

La Zarra
Persona informo
Aliaj nomoj La Zarra
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1987 (1987-08-25) (38-jaraĝa)
en Montrealo, Kebekio,  Kanado
Lingvoj francakanada francaangla
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

La artisto estas kanada-maroka kaj restas tre diskreta pri siaj originoj kaj kariero. Oni scias pri ŝi, ke ŝi kreskis proksime de la urbo Longejlo (en Kebekio) kaj ke ŝi havas magrebajn originojn.[1],[2]

En 2016, ŝi iĝis konata pro arta kunlaboro kun Niro en la titolo Printemps blanc.[3],[4]

En 2021, la kantistino pliigas sian famon per la titolo Tu t'en iras elsendita regule en radio kaj televido. La kanto estas atestita platena unuopaĵo. La saman jaron, La Zarra estis nomita kiel franclingva revelacio ĉe NRJ Music Awards 2021.[5]

La 12-an de januaro 2023, France Télévisions sciigis ke La Zarra reprezentos Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2023, kiu okazos en Liverpool en Britio.[2]. Ŝia kanto estos prezentita en la franca.[6]

Diskaro

redakti

Albumoj

redakti

Unuopaĵoj

redakti

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti