La Nevidebla Homo (Invisible Man) estas romano de afrik-usona aŭtoro Ralph Ellison, publikigita en 1952. La libro pritraktas sociajn kaj intelektajn aferojn alfrontitajn de nigruloj en Usono en la fruaj jardekoj de la 20a jarcento, inkluzive de nigrula nacieco, la rilato inter nigra identeco kaj marksismo, kaj la reformisma rasisma politiko de Booker T. Washington, krom aferoj rilataj al individuismo kaj persona identeco.

Invisible Man
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroRalph Ellison
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1953
EldonejoRandom House
Ĝenroformadromano aŭtobiografia romano socia romano Afrik-Usona literaturo sciencfikcio
Loko de rakontoNov-Jorko Usono
HonorigojNacia Libra Premio por Fikcio Anisfield-Wolf Book Awards 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

La Nevidebla Homo gajnis la Usonan Nacian Libropremion en 1953. En 1988 la moderna biblioteko vicigis la libron numero 19 en la listo de la 100 plej bonaj libroj en la angla lingvo de la 20-a jarcento. Time Magazine enmetis ĝin en la liston de la 100 plej bonkvalitaj libroj en la angla lingvo de 1923–2005.