Kurume

kerna urbo de Japanio

Kurume, (japane 久留米市) estas urbego kaj tiel nomata kerna urbo de Japanio, en la insulo kaj samtempe regiono Kiuŝuo, en gubernio Fukuoka.

Kurume
FlagoBlazono

LandoJapanio
gubernioGubernio Fukuoka

Koordinatoj33° 19′ N, 130° 30′ O (mapo)33.31925130.50833333333Koordinatoj: 33° 19′ N, 130° 30′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo229,96 km² (22 996 ha) [+]
Areo229,96 km² (22 996 ha) [+]
Loĝantaro302 858 [+] (1-a de septembro 2020)

HorzonoUTC+9

Kurume (Japanio)
Kurume (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kurume, Fukuoka [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Urbodomo
Interna urboparto
Aĉetstrato

Demografio

redakti

En 2024 Kurume havis populacion de 295 367.

Geografio

redakti

Kurume situas laŭ rivero sur ebenaĵo, sed proksime estas ankaŭ montoj. Saga (urbo) troviĝas 22, Ōmuta 32, gubernia sidejo Fukuoka 33, Kumamoto (urbo) 62, Kitakjuŝu 64, Hiroŝimo 216, ĉefurbo Tokio 871 kilometrojn aere laŭ [1] Arkivigite je 2024-09-09 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio

redakti

La areo de Kurume estis parto de antikva provinco, eĉ ties ĉefurbo. Baldaŭe la fortikaĵo havis gravan signifon por kontroli la ĉirkaŭan areon. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo. Inter 1915 kaj 1919 pli ol mil germanaj soldatoj vivis en la proksima militkaptitejo kun bonaj viveblecoj. Kurume estis garnizonurbo por la Japana Imperia Armeo ekde 1922, krome centro por la kaŭĉuka industrio. Dum la 2-a mondomilito pro aviadila atako 212 homoj mortis kaj la urba centro detruiĝis. En 2001 Kurume estis nomumita speciala urbego kaj en 2008 Kerna Urbo. Tiutempe la geografia amplekso grandiĝis pro aneksado de la najbaraj komunumoj.

Ekonomio

redakti

La tradiciaj produktoj estis la teksita indigo-tinkturfarbita ŝtofo en Kurume. Nuntempe ĝi estas regiona komerca centro, krome naskiĝloko de firmao pri aŭtopneŭoj Bridgestone. Estas ankaŭ multaj fabrikoj precipe por prilabori kaŭĉukojn. En la lastaj jaroj oni produktas motorojn de malpezaj veturiloj.

 
Universitato de Kurume

En Kurume la plej altnivela eduko okazas en universitato, altlernejo kaj instituto.

Klimato

redakti

Kurume situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 12-22 °C. La jarpluvo averaĝas 1938 milimetrojn, neniam neĝas. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto iomete pli ofte pluvas.

Bildoj pri Kurume
 
Fortikaĵo
 
Ĉefvojo
 
Strato
 
Banko
 
Hotelo
 
Muzeo
 
Biblioteko
 
Kirko
 
Stacidomo

Trafiko

redakti

Kurume havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn.

Vidindaĵoj

redakti

Konataj lokuloj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti