Kriptozoologio

fako de pseŭdoscienco pri legendaj bestoj

Kriptozoologio (de la vorteroj el la antikva greka lingvo κρυπτός kriptós, „kaŝita, sekreta“, ζῷον zóon, „besto, vivaĵo“ kaj λόγος lógos, „instruo“) estas kvazaŭscienca fako, kiu dediĉas sin al la serĉo kaj studo de ŝajne kaŝitaj, misteroplenaj aperaĵoj. Apartenas inter ili ekzemple: monstro de Loch Ness, jetio, saskvaĉo, submaraj monstroj, drakoj, unukornuloj, gnomoj, kaj similaj.

Kriptozoologio
scienca fako Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1955 vd
Fondinto(j) Bernard Heuvelmans vd
vdr

La kriptozoologio laŭ la scienca zoologio estas konsiderata kiel pseŭdoscienco kaj subkulturo, derivita de la sopiro de kelkaj esplorserĉi tiujn ĉi misteroplenajn kreitulojn. Science, etnologio en fokuso de folkloro kaj mitologio traktas tiajn estaĵojn.


Vidu ankaŭ

redakti