Killer Instinct (videoludo, 1994)
Killer Instinct estas interbatala videoludo eldonita en 1994 fare de Rare kaj publikigita de Nintendo. Ĝi unue aperis kiel arkada videoludo fare de Midway Games en oktobro 1994, kaj estis adaptita al Super Nintendo kaj Game Boy la sekvan jaron. La intrigo de la ludo temas pri ĉiosupera korporacio, kiu organizas batalturniron. La rakonto estis adaptita en limigita serio de bildstrioj publikigitaj sub la mallongdaŭra marko Acclaim Comics.
| Killer Instinct | |
|---|---|
| Disvolvo | Rare |
| Eldoninto | Midway (arkado) Nintendo (SNES/GB) Microsoft Studios (Xbox One) |
| Muziko | Robin Beanland, Graeme Norgate |
| Programisto | Mark Betteridge, Steve Patrick (SNES), Robert Harrison (GB) |
| Dato de lanĉo | Arkado: 28-a de oktobro 1994 SNES: 30-a de aŭgusto 1995 (NA), 21-a de septembro 1995 (EŬ), 1995 (AUS) Game Boy: novembro 1995 (NA), 14-an de decembro 1995 (UK) Xbox One: 22-a de novembro 2013 |
| Serio | Killer Instinct |
| Sekvita de | Killer Instinct 2 |
| Platformo | Arkado, Super Nintendo, Game Boy, Xbox One |
| Ĝenro | Interbatala |
| Ludomaniero | Unu- aŭ plurludanta |
| PEGI-klasifiko | PEGI 16 |
| ESRB-klasifiko | Teen (Adoleskuloj) |
Laŭ Ken Lobb, dum lia tempo ĉe Namco, la fundamento de Killer Instinct komenciĝis kiel planata batala videoludo sub la titolo Melee (kiu poste fariĝis Weaponlord). Elementoj de la kernaj mekanikoj de Killer Instinct estis influitaj de la batalaj ludoj de SNK, precipe de la serioj World Heroes kaj Fatal Fury, kun speciala influo de la roluloj Kim Dragon kaj Kim Kaphwan.[1]
Killer Instinct prezentis pli detale grafikajn elementojn kaj pli diversajn rolulojn ol aliaj tiutempaj ludoj de la ĝenro{. Anstataŭ la kutimaj tri-raŭndaj bataloj, ĉiu ludanto havas du vivmezurilojn, kaj la ludanto, kiu elĉerpas tiujn de la kontraŭulo unue, venkas la batalon. La ludo ankaŭ enkondukis "aŭtomatajn kombinojn" (auto-doubles), kiuj ebligas al la ludanto premi certan sekvencon de butonoj por aŭtomate efektivigi kombinojn kontraŭ kontraŭuloj. Alia novaĵo estis la "kombinrompilo" (combo breaker), speciala defenda movo, kiu povas interrompi kombinojn.
Kritike kaj komerce sukcesa, Killer Instinct estis sekvata de Killer Instinct 2 en 1996, kiu poste estis adaptita al Nintendo 64 kiel Killer Instinct Gold. Post kiam Microsoft akiris la nomrajton kune kun la disvolvanto Rare, aperis nova ludo en 2013 titolita Killer Instinct, rerakonto de la serio, kiu fariĝis lanĉa titolo por Xbox One. Imitila versio de la originala ludo estas inkludita en tiu eldono sub la titolo Killer Instinct Classic. La SNES-versio de la ludo estis reeldonita per la servilo Nintendo Classics la 21-an de februaro 2024.
Diversaj publikaĵoj enretaj kaj presaj inkluzivis Killer Instinct en siaj listoj de la plej bonaj batal-ludoj de ĉiuj tempoj.
Referencoj
redakti- ↑ FIGHT ON: The Killer Instinct Story (angle) (9 junio 2020). Alirita 20 junio 2020 .


