Kastelo de Edo
| Ĉi tiu artikolo temas pri kastelo en nuna urbo Tokio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon EDO. |
La kastelo de Edo (japane 江戸城 -jō) estis konstruita en 1457 de Ota Dokan en la nuntempa kvartalo Ĉijoda de Tokio, kiu tiam portis la nomon Edo, kaj situis en la provinco Musashi.
| Kastelo de Edo | ||
|---|---|---|
| Kastelo | ||
| historia loko, hirajiro [+] | ||
| Lando | Japanio | |
| Koordinatoj | 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo)35.688322222222139.75438888889Koordinatoj: 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo) | |
| Materialo | granito, tervorko, ligno [+] | |
| Estiĝo | 1457 | |
| Kastelo de Edo | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

Tokugawa Ieyasu starigis ĉi tie sian ŝogunaran reĝimon kaj la kastelo funkciis kiel loĝejo de la ŝoguno kaj registarejo de la bakufu. Dum la epoko de Meiĵi-reformo ĝi iĝis la palaco de la imperiestro de Japanio, japane kokyo.
Kelkaj fosegoj, muregoj kaj remparoj daŭre ekzistas, kvankam dum la Edo-epoko la areo de la kastelo estis multe pli granda. Tiel la stacidomo de Tokio kaj Marunouchi troviĝis ene de la kastela murego. Ĝi enhavis ankaŭ la Kita-no-maru-parkon.
Frua historio
redaktiĈirkaŭ la fino de la Heian-epoko kaj la komenco de la Kamakura-epoko, Edo Shigetsugu estis la unua batalanto kiu ekloĝis en la regiono. Li instaliĝis en la nuna Honmaru- kaj Ninomaru-partoj de la kastelo. La Edo-klano neniiĝis dum la 15-a jarcento pro ribelo en la Kanto-regiono kaj Ota Dokan, vasalo de la Uesugi-klano, konstruis la kastelon en 1457.
Fotogalerio
redakti- Fosego, murego kaj konstruaĵo de la Edo-kastelo
- Ŝtonfundamento de la ĉefa turego de la kastelo de Edo
- Steleo ĉe la loko de Matsu no Oroka, la pinikoridoro, kie ekis la eventoj de la legendo de la 47 samurajoj
- Sakurada-pordego, ekster kiu Ii Naosuke estis murdita en 1860





