Kardo

plantoj el la familio de asteracoj

Kardoj estas plantoj el la tipo de karduo kaj cirsio, tio estas, pikilhavaj (i.a. kun pikilhavaj kapituloj), el la asteracoj (ekzemple, artiŝoko, centaŭreo, cirsio, ekinopso, karlino, onopordo, silibo) kaj dipsakacoj (dipsako).[1]

Kardo klinita

Kardo estas la simbolo de Skotlando. La vorto estas tradicia kaj bone dokumentiĝas ankaŭ en PIV kaj aliaj Esperanto-vortaroj, sed ĝi ne estas konkreta faka taksonomia termino.

Cnicus benedictus
Sentiga arĝentokardo
Kardilo / dipsako

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. PIV2, p.533.