Juan Gris

hispana pentristo kaj skulptisto
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 7 aŭg. 2023.

José Victoriano González-Pérez (Madrido, 23-a de marto de 1887 - Boulogne-sur-Seine, Boulogne-Billancourt, Francio, 11-a de majo de 1927), konata en la artaj etosoj kiel Juan Gris, estis pentristo hispana kiu faris sian agadon ĉefe en Parizo kiel unu el la majstroj de la kubismo.

Juan Gris
Portreto fare de Amedeo Modigliani.
Portreto fare de Amedeo Modigliani.
Persona informo
Juan Gris
Naskonomo José Victoriano González-Pérez
Naskiĝo 23-an de marto 1887 (1887-03-23)
en Madrido
Morto 11-an de majo 1927 (1927-05-11) (40-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cimetière de l'Ouest (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana kataluna franca vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Juan Gris
Profesio
Okupo pentristo
scenografo
presgravuristo
vidartisto
konstrua desegnisto
desegnisto
ilustristo
skulptisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado vidigaj artoj skulptarto kubismo vd
Aktiva en Boulogne-Billancourt Parizo Madrido vd
Verkado
Verkoj Carafe and Book 
Portrait of Pablo Picasso 
The Bottle of Anís del Mono 
The Blue Carpet vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Picasso pentrita de Juan Gris.

Biografio

redakti

José Victoriano González-Pérez naskiĝis en Madrido la 23an de marto de 1887, filo de komercisto kaj nepovra familio kio permesis lin eniri laŭgrade en etoso de la meza klaso.

El 1904 al 1906 li studis en la arta lernejo de Madrido kaj ĉe José Moreno Carbonero. En adolesko li estis ilustristo de publikaĵoj kiaj Blanco y Negro kaj Madrid.

En 1906 por eviti militservon kaj ekkoni la artan vivon, translokiĝis al Parizo, kie li konis artistojn kiaj Pablo Picasso kaj Georges Braque. Li malkomforte loĝis ĉe Bateau-Lavoir de Montmartre, dum ĉirkaŭ dek jaroj.

Dekomence li subtenis sin kiel ilustristo de L'Assiette au Beurre kaj Charivari.

Liaj komencaj kubismaj klopodoj estas de 1910. En la hispanaj muzeoj estas malmultaj verkoj liaj.

Pentrogalerio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti