Jeff WALL (naskiĝis la 29-an de septembro 1946 en Vankuvero) estas kanada fotisto, kiu loĝas kaj laboras en sia naskiĝurbo. Li estas centra figuro en la arta scenejo de Kanado. En 2002 li ricevis la Premion Hasselblad.

Jeff Wall
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1946 (1946-09-29) (79-jaraĝa)
en Vankuvero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Brita Kolumbio
Instituto Courtauld Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arthistoriisto
presgravuristo
fotisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Picture for Women
vdr

Kariero

redakti

Formita en Belaj Artoj kaj Historio de Arto ĉe la Universitato de Brita Kolumbio (Vankuvero), li doktoriĝis en Historio de Arto ĉe la Courtauld Institute en Londono. En 1977 li ekkomencis fari fotojn en Cibachrome-diapositiveoj. Ekde tiam, lia verko kontribuis al difinado de fotokonceptismo kaj la tiel nomata nova fotografia objektiveco.

Wall traktas siajn fotojn kvazaŭ ili estus scenoj el filmo. Li interesiĝas pri sociaj kaj politikaj temoj. La rakonta dramo de liaj bildoj evokas konvenciojn de la kino kaj samtempe referencas al la lingvaĵo de la pentraĵo. Li mem deklaris en 1990: “Devas esti drameca mediacio de la koncepta elemento en arto. Sen tiu mediacio, restas nur konceptoj unuflanke kaj bildoj aliflanke. La bildoj fariĝas nuraj ilustraĵoj, sen dramo.”

La dimensioj, la komponado kaj la bildoj kiujn li rekreas, rememorigas la tableaux vivants de la pentra tradicio. Liaj estas fotografiaj tableaux kiuj aktualigas konvenciajn tipologiojn de la pentraĵo. Ankaŭ aŭtoro de teoriaj tekstoj, Wall estas vaste rekonata kiel unu el la grandaj renovigantoj de la fotografio.

Liaj fotoj estas planitaj detale, kiel kinaj scenoj, kun kontrolo de ĉiuj elementoj. Multaj komponaĵoj inspiriĝas de klasikaj pentristoj kiel Édouard Manet. Granda parto de liaj bildoj estas grandformataj travidebloj, muntitaj en lumskatoloj — ideo kiu aperis al li vidante lumigitan reklamon ĉe bushaltejo. La traktataj temoj estas sociaj kaj politikaj: urba perforto, rasismo, malriĉeco, konfliktoj de sekso kaj klaso.

La laboro de Wall enskribiĝas en la “nova fotografia objektiveco”. Lia arto markis turnopunkton en la fotografio de la lastaj jardekoj. Kun solida formiĝo en la moderna pentra tradicio kaj profunda kono de la Historio de Arto, li evoluigis propran lingvaĵon situantan inter la dokumenta tradicio kaj la straight photography.

Eksteraj ligiloj

redakti