James P. Gray
usona juĝisto
James P. Gray, plene James Polin Gray, neformale Jim Gray (naskiĝis la 14-an de februaro 1945 en Vaŝingtono) estas usona juristo kiu kandidatis por la ofico de usona vicprezidento en 2012, kiel kandidato de la Libertariana Partio kun prezidenta kandidato Gary Johnson.
| James P. Gray | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 14-an de februaro 1945 (81-jaraĝa) en Vaŝingtono |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso USC Gould School of Law (en) |
| Okupo | |
| Okupo | advokato juĝisto politikisto |
Li estis juĝisto en Kantono Orange de 1983 ĝis 2009. En 2004 la Librtariana Partio kandidatigis lin por senatano de Kalifornio. Li verkis kelkajn librojn pri juraj temoj, kaj unu muzikalon pri usonaneco.

