János Botos
János BOTOS [botoŝ] estis rumania hungara ĵurnalisto. Li naskiĝis en Bürkös la 26-an de majo 1894 kaj mortis en decembro 1953 en Aiud.
Kariero
redaktiJános Botos 1923 estis interna kunlaboranto de revuo Magyar Kisebbség, en 1931 ĉefredaktoro de Friss Hírek de Kluĵo, de 1933 kunlaboranto de Keleti Újság kaj Magyar Újság. Li estis kondamnita kiel militkrimulo.
Verkoj
redakti- Az orláti faember, rakontoj (Kv. 1929),
- Visszatérők, raportaĵromano (Kv. 1930).
Fonto
redakti- RMIL Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine