Interstate 95
usona aŭtovojo
Interstate 95 (aŭ tre aŭdace esperante "Interŝtato 95") estas usona aŭtovojo en la Orienta marbordo de Usono. Ĝi kuŝas paralele al la Atlantika Oceano, kun suma longeco de ĉirkaŭ 3100 kilometroj (1900 mejloj). La suda fino estas en Miamo, Florido, kaj la norda fino situas proksime al Houlton, Majno ĉe la internacia landlimo inter Usono kaj Kanado. Grandaj urboj, kiuj situas proksime de la ŝoseo, inkluzivas Bostono, Novjorko, Filadelfio, Baltimoro, Vaŝingtono kaj Jacksonville.

